Saltu al enhavo

Chris Richards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chris Richards
Image
Persona informo
Naskonomo Christopher Jeffrey Richards
Naskiĝo 28-an de marto 2000 (2000-03-28) (26-jaraĝa)
en Birmingham
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Image futbalisto (futbala defendulo) en la
Image
Image
v • d • r

Chris Richards - je plena nomo Christopher Jeffrey Richards, naskiĝis la  28-an de marto 2000 en Birmingham, kantono Jefferson, subŝtato Alabamo, do nun 26-jara - estas usona profesia futbalisto en la pozicio de futbala defendulo. Li ekde 2022 apartenas al la unua vira teamo de la klubo Kristal-Palaca Futbala Klubo en Londono. Antaŭe li de 2020 ĝis 2022 konkuris en la teamoj de la germanaj kluboj Bayern München kaj TSG Hoffenheim.

Ekde la jaro 2020 li estas membro de la vira usona nacia teamo de futbalo. Interalie li partoprenas kadre de la usona nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "3".


Image
ludante por la usona teamo en 2025