Saltu al enhavo

Distrikto Neumarkt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando:Bavario
Distriktaro:Supra Palatinato
Administra sidejo:Neumarkt (Supra Palatinato)
Areo:1.344 km²
Loĝantoj:138 902 (fine de 2025)
Loĝdenso:127
Aŭtokodo:NM (Neumarkt)
Municipokodo:09373
Komunumoj:19
Administreja adreso:Nürnberger Str. 1
92318 Neumarkt in der Oberpfalz
Retejo:www.landkreis-neumarkt.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Neumarkt – germane oficiale "Landkreis Neumarkt in der Oberpfalz" – situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Neumarkt. La distrikto havas areon de 1 344 km², kaj fine de decembro 2025 ĝi havis 138 902 loĝantojn. La distrikto estas parto de la distriktaro Supra Palatinato (germane Oberpfalz).

Najbaras la distriktoj Nürnberger Land kaj Amberg-Sulzbach norde, Schwandorf kaj Regensburg oriente, Kelheim kaj Eichstätt sude kaj Roth okcidente.

Administra divido

[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 19 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj.

Urboj:

  1. Berching
  2. Dietfurt an der Altmühl
  3. Freystadt
  4. Neumarkt (Supra Palatinato)
  5. Parsberg
  6. Velburg

Merkataj komunumoj:

  1. Breitenbrunn
  2. Hohenfels
  3. Lauterhofen
  4. Lupburg
  5. Postbauer-Heng
  6. Pyrbaum

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Berg
  2. Berngau
  3. Deining
  4. Mühlhausen
  5. Pilsach
  6. Sengenthal
  7. Seubersdorf

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]