Saltu al enhavo

Jazdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Jazdo · یزد
Image
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Image Irano
Provinco provinco Jazdo
Telefonkodo 0351
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 529 673  (2016) [+]
Loĝdenso 3 746 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 54′ N, 54° 22′ O (mapo)31.89722222222254.3675Koordinatoj: 31° 54′ N, 54° 22′ O (mapo) [+]
Alto 1 216 m [+]
Areo 141,4 km² (14 140 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Jazdo · یزد (Irano)
Jazdo · یزد (Irano)
DEC
Image
Situo de Jazdo · یزد

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Yazd [+]
Image
Image
v • d • r
Moskeo Amir Ĉakmak
Moskeo Ami Chakmak

Jazdo[1] (perse یزد, Jazd), ankaŭ anglalingve latinliterigata Yazd - estas unu el la plej malnovaj urboj de Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Jazdo kaj historie estas unu el la centroj de zaratuŝtrismo.

Image
La vendreda moskeo
Image
panoramo de la urbo Jazdo
Image
Zaratuŝtrisma fajrotemplo en Jazdo

Ekde 2017 la urbo estis deklarita monda heredaĵo de Unesko pro sia argilbrika arkitekturo[2]. Ĝi estas la plej antikva urbo post Ur (Mezopotamio). Ĝi estas ankaŭ la plej populara urbo por biciklado en Irano.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de la jaro 2011, la urbo havis 1 074 428 loĝantojn en 270 575 familioj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Jazdo situas en altebenaĵo en mezo de la lando. Ĝi estis fondita ĉe oazo kaj kuŝas inter la dezertoj Daŝti-Kivir kaj Daŝti-Lut.

La oaza urbo grandparte konstruita el argilaj brikoj ekzistas ekde la 3-a jarmilo antaŭ nia erao. Jazdo situas 250 kilometrojn oriente de Isfahano.

Biciklokulturo

[redakti | redakti fonton]

Jazdo en Irano estas konata kiel urbo kie biciklado ludas gravan rolon, ofte nomata la "urbo de bicikloj" en la regiono.

Male al multaj aliaj iranaj urboj Jado estas urbo kun forta loka biciklada tradicio. La loka loĝantaro longe uzis biciklojn por moviĝi tra la mallarĝaj, historiaj stratetoj de la malnova urbo.

Jazdo estas la plej granda urbo kun adoba arkitekturo en la mondo, igante ĝin unika loko por biciklado kaj tial ĉiam pli populara por bicikla turismo,

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Konataj civitanoj de la urbo

[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]

(en alfabeta ordo laŭ la urbonomoj)

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Jazdo" en la du-paĝaj mapoj 15 kaj 20.
  2. ↑ Listo de monda heredaĵo de Unesko (angla, franca)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]