Jungaa kriĉostrigo
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
| Megascops hoyi (König, C & Straneck, 1989)[1] | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Jungaa kriĉostrigo aŭ Montarbara kriĉostrigo (Megascops hoyi) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. Ĝi estas mezgranda kriĉostrigo loĝanta en areoj de suda Bolivio kaj norda Argentino.[2][3]
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Jungaa kriĉostrigo estas monotipa. Ĝi kaj la nunaj Nigraĉapa kriĉostrigo kaj Longtufa kriĉostrigo estis foje konsiderataj samspeciaj kun la nomo "Longtufa kriĉostrigo" sed kun la duvorta nomon de la Nigraĉapa kriĉostrigo, Megascops atricapilla. Tamen, voĉaj kaj DNA pruvaroj malakceptas tiun traktadon.[3][4] La Internacia Ornitologia Kommitato (IOC) uzas la nomon "Yungas screech owl" sed notas, ke la anglalingva nomo estas "nedefinitiva".[2] La Sudamerika Klasigkomitato de la Usona Ornitologia Societo (AOS/SACC), la Taksonomio Clements, kaj la verko de BirdLife International nome Handbook of the Birds of the World uzas la anglalingvan nomon "montane forest screech-owl" (Montarbara kriĉostrigo).[4][5][6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Jungaa kriĉostrigo estas 23 ĝis 24 cm longa kaj pezas 110 ĝis 145 g. Ĝi troviĝas en brunaj, grizaj kaj ruĝecbrunaj morfoj. Ĝi havas grizecbrunan vizaĝdiskon, blankajn brovojn super helflavaj okuloj, kaj malgrandajn "orel-"tufojn. Ĝiaj supraj partoj estas ĝenerale brunaj, griznuancigitaj en la griza morfo kaj rustaj en la ruĝecbruna morfo. La supraj partoj havas malhelan vermikulecon kaj striojn. La fermita flugilo montras vicon da grandaj blankaj makuloj. La vosto havas helbrunajn striojn kaj vermikulecon. Ĝiaj subaj partoj estas helgrizaj ĝis grizbrunaj kun okra nuanco; la brusto kaj flankoj havas elstarajn nigrajn striojn.[3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La Jungaa kriĉostrigo troviĝas ekde la sudcentra Bolivio, la departemento Koĉabambo, suden ĝis nordokcidenta Argentino, ĝis la provinco Tukumano kaj eble pluen ĝis la provinco Katamarko. Ĝi loĝas en humidaj montaj arbaroj kaj nebularbaroj, karakterizitaj de altaj arboj kaj epifitoj. Laŭ alteco, ĝi ĝenerale varias de 1000 ĝis 2600 m, sed loke troviĝas ĝis 2800 m. Kvankam la specio estas plejparte sidlokema, oni supozas, ke birdoj nestantaj en pli altaj altitudoj moviĝas pli malalten vintre.[3]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La Jungaa kriĉostrigo manĝas sur kaj proksime de la grundo, laŭlonge de arbaraj randoj, kaj en la supra kanopeo de la arbaro. Oni supozas, ke ĝia dieto konsistas plejparte el insektoj kaj araneoj, sed ankaŭ kelkaj malgrandaj vertebruloj estas manĝataj.[3]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La kriĉostrigo de Jungas probable demetas siajn ovojn komence de la pluvsezono, en septembro kaj oktobro. Ĝi ŝajne nestas plejparte en arbaj kavaĵoj kiel ekzemple malnovaj pego-truoj.[3]
Voĉo
[redakti | redakti fonton]Paroj de kriĉostrigoj de Jungas duetas, ĉefa kanto kiu "komenciĝas mallaŭte, iom post iom ŝveliĝas en [rapidan stakaton de 'u'-notoj, kaj malpliiĝas ĉe [la] fino." La voĉo de la femalo estas pli alta. Dua kanto estas simila sed pli mallonga.[3]
Statuso
[redakti | redakti fonton]La IUCN taksis la Jungaan kriĉostrigon kiel Malplej Zorgigan.[7] Ĝi "ne estas malofta loke" kaj "estas iagrade protektita pro la nealirebleco de partoj de sia teritorio."[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1989) “Eine neue Eule (Aves: Strigidae) aus Nordargentinien”, Stuttgarter Beiträge zur Naturkunde Serie A (Biologie) (428), p. 1–20.
- 1 2 IOC World Bird List (v 11.2) (Julio 2021). Alirita 14a de Julio, 2021 .
- 1 2 3 4 5 6 7 8 Holt, D. W., R. Berkley, C. Deppe, P. L. Enríquez, J. L. Petersen, J. L. Rangel Salazar, K. P. Segars, K. L. Wood, and J. S. Marks (2020). Montane Forest Screech-Owl (Megascops hoyi), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 7an de Aŭgusto, 2021.
- 1 2 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 23a de Majo 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. Alirita la 24an de Majo, 2021
- ↑ Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, B. L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2019. The eBird/Clements Checklist of Birds of the World: v2019. Elŝutita el Alirita la 15an de Aŭgusto, 2019
- ↑ HBW and BirdLife International (2020) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world Versio 5. Disponebla ĉe: [.xls zipped 1 MB] Alirita la 27an de Majo, 2021
- ↑ BirdLife International (2016). “Yungas Screech-owl Megascops hoyi”, IUCN Red List of Threatened Species 2016. Alirita 7a de Aŭgusto 2021..
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America (ISBN 0-7922-6877-6)
- Handbook of the Birds of the World Vol 5, Josep del Hoyo editor, (ISBN 84-87334-25-3)
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, (ISBN 0-679-45122-6)
- König, C., F. Weick & J.H. Becking (2008) Owls of the World. Christopher Helm, London, (ISBN 978-0-7136-6548-2)
- "Owls: A Guide to the Owls of the World" de Claus Konig, Friedhelm Welck & Jan-Hendrik Becking. Yale University Press (1999), (ISBN 978-0-300-07920-3).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



