Kantono Oconto
Aspekto
| kantono Oconto (Viskonsino) | |
|
| |
| kantono de Viskonsino | |
|---|---|
| Mapo | |
Situo en Viskonsino | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1851 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Oconto |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 976 km² 2 589 km² 387 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
38 965 13 / km² |
| Horzono: | UTC-6, somere UTC-5 |
| Retejo: https://www.co.oconto.wi.us/ | |
| Nomita laŭ: Oconto River | |
![]() | |
La kantono Oconto[1] - angle Oconto County - estas kantono de Usono en la subŝtato Viskonsino. La administra centro estas la samnoma urbo Oconto. La kantono estis fondita en 1851 per ago de la usona kongreso. Ĝi havas sian nomon de la loka rivero Oconto River; ĝia sudorienta parto situas ĉe vasta golfeto de la Miĉigana lago, anglalingve nomata Green Bay, do "verda golfeto".
Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 38 965 personoj sur areo de 2 976 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Marinette, kantono Brown, kantono Ŝavano, kantono Menominee, kantono Langlade, kantono Forest kaj kantono Door.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La kantona nomo angle prononciĝas [oKONto] aŭ fakte [oŭKONtoŭ], kaj koresponde al tiu prononco iu kuraĝulo jam en vikidatumoj enskribis, ke en Esperanto la kantono nomiĝus "Okonto". Tion eblus aserti, ankaŭ por la samnomaj urbo kaj rivero, se en la esperantlingvaj literaturo kaj gazetaro estus konfirmeblaj ekstervikipediaj referencoj kiuj konfirmus vastan uzo de tiu literumo en Esperanto. Ĉar tiuj pruvoj ĝis nun ne estas, la kantono, urbo kaj riveroj provizore nacilingve nomiĝas Oconto, ankaŭ en Esperanto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]la nacia arbaro Chequamegon-Nicolet |
la loka rivero Oconto River |
katolika kirko en la kantona ĉefurbo |
kaj publika biblioteko tie |
| ||||||







