Saltu al enhavo

Karakumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karakumo
turkmene Garagum
Karakumo sur mapo de Turkmenio. Rigardo de sputniko
Karakumo sur mapo de Turkmenio.
Rigardo de sputniko
Lokigo
Lando Turkmenio Turkmenio
Geografia situo 39° 52′ 53″ N, 59° 18′ 55″ O (mapo)39.88138888888959.315277777778Koordinatoj: 39° 52′ 53″ N, 59° 18′ 55″ O (mapo) f1
Trajtoj
Speco sabla
Areo 350 000 km² f4
Minimuma temperaturo — 5 ĝis + 3°Сdep1f9
Maksimuma temperaturo 28 ĝis 34°Сdep1f10
Risurcoj
Lagoj Lago Sarykamiš
Kanaloj Karakuma kanalo
Oazoj Teĝena oazo
Karakumo (Turkmenio)
Karakumo (Turkmenio)
DEC
Image

Map

Image
v • d • r
Image
Karakumo en centra Azio (flave markita: la Silka Vojo)

Karakumo[1] (Kara-Kumo, ruse Каракумы, turkmene Garagum, uzbeke Qoraqum, laŭvorte Nigra sablo) estas dezerto en Centrazio. Kune kun la najbara Kizilkumo (Ruĝa sablo) ĝi okupas la plej grandan parton de la mallevejo de Turan.??

Karakumo situas okcidente de rivero Amudarja kaj krom la norda rando (uzbekia) apartenas al Turkmenio. Ĝi okupas areon de 400.000 km². La regiono estas ekstreme arida. En la sudo trapasas ĝin la Karakum-kanalo, kiu estas la plej longa irigacia kanalo en la mondo (1 375 kilometrojn longa), kiu estis ekkonstruita en 1950 por irigacii la landon[2].

En karakumo troviĝas gravaj provizoj de nafto kaj tergaso.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ kapvorto Karakumo en la Reta Vortaro (ReVo)
  2. ↑ Karakum Desert -- Britannica Online Encyclopedia. www.britannica.com. Alirita 2008-02-22 .