Saltu al enhavo

Leono la 14-a

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leono la 14-a
267-a papo de la katolika eklezio
Image
Naskonomo Robert Francis Prevost
Pontifiko de 8-a de majo 2025
ĝis — (nun en ofico)
Antaŭulo Francisko
Sekvanto — (nun en ofico)
Image
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1955 (1955-09-14) (71-jaraĝa)
en Mercy Hospital and Medical Center
Alma mater St. Augustine seminaria mezlernejo • Universitato Villanova • Katolika Teologia Unuiĝo • Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino • Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino vd
Lingvoj angla lingvo • hispana lingvo • franca lingvo • itala lingvo • portugala lingvo • germana lingvo • latina lingvo • keĉua lingvaro vd
Subskribo Leono la 14-a
Familio
Dinastio familio de papo Leono la 14-a vd
Patro Louis Marius Prevost vd
Patrino Mildred Prevost vd
Gefratoj Louis Martín Prevost • John Prevost vd
Image
Image
v • d • r

Leono la 14-a (naskiĝis kiel Robert Francis PREVOST la 14-an de septembro 1955 en Ĉikago) estas usona kleriko, kiu ekde la 8-a de majo 2025 oficas kiel la 267-a papo. Dum la kvara baloto, la duan tagon de la konklavo, kiu kunvenis en Vatikanurbo la 7-an kaj 8-an de majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, li ricevis la necesan dutrionan plimulton de la voĉoj kaj elektiĝis kiel nova papo.

Sian teologian edukon li akiris en la papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino. Katolika sacerdoto ekde 1982 kaj katolika episkopo ekde 2014, li estis levita al la kardinaleco fare de papo Francisko la 30-an de septembro 2023. Ĝis la papa elektiĝo 2025 li estis ĉefepiskopo de Albano kaj prefekto de la Dicasterium por episkopoj, ĝis junio 2022 nomita kongregacio por la episkopoj. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideris lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo - ĉi-foje la konklavo do estis kompare mallonga. Ĉi tiu papo ekde 1977 membras en la monaĥa ordeno de aŭgustenanoj, la dua post Eŭgeno la 4-a.[3] La Vatikano anoncis en oktobro 2026, ke Papo Leono la 14-a suferas de fru-stadia pulma kancero post kirurgio por forigi nodojn de la malsupra lobo.

Enciklikoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]