Maria de Teck
Maria von TECK [tek] (angle Mary of Teck; naskita Ŝia Sereneca Moŝto Princino Viktorio Maria Augusta Louise Olga Pauline Claudine Agnes de Teck ; naskiĝis la 26-an de majo 1867 en Kensington Palace, Londono - mortis la 24-an de marto 1953 en Marlborough House, Londono) estis Reĝino de Britio kaj la Britaj Regnoj, kaj Imperiestrino de Hindio, de la 6-a de majo 1910 ĝis la 20-a de januaro 1936 kiel edzino de Reĝo Georgo la 5-a. Post la morto de ŝia edzo en 1936, ŝi ricevis la oficialan titolon Vidvina Reĝino, kiun ŝi ne akceptis.



Naskita en Kensington kaj kreskinta en Belgravia (d:Q123024), Maria estis la filino de Francisko, Duko de Teck, germana nobelo, kaj Princino Maria Adelaide de Kembriĝo, nepino de Reĝo Georgo la 3-a. Ŝi estis neformale konata kiel "May", laŭ la monato de sia naskiĝo. En la aĝo de 24, ŝi estis fianĉigita al sia prakuzo,Princo Alberto Viktoro, Duko de Clarence kaj Avondale (d:Q159670), kiu estis la dua en la vico al la trono. Ses semajnojn post la anonco de la fianĉiĝo, li mortis neatendite dum pandemio. La sekvan jaron, ŝi fianĉiĝis al la unusola pluviva frato de Alberto Viktoro, Georgo, kiu poste fariĝis reĝo. Antaŭ la surtroniĝo de sia edzo, ŝi estis sinsekve Dukino de Jorko, Dukino de Kornvalo, kaj Princino de Kimrio.
Kiel nereganta reĝino ekde 1910, Maria subtenis sian edzon dum la Unua Mondmilito, lia malbona sano, kaj gravaj politikaj ŝanĝoj rezultantaj el la sekvoj de la milito. Post la morto de Georgo en 1936, ŝi fariĝis reĝinpatrino kiam ŝia plej aĝa filo, Eduardo la 8-a, supreniris la tronon. Al ŝia konsterniĝo, li abdikis poste en la sama jaro por edziĝi al dufoje divorcita usona sociemulo Wallis Simpson. Ŝi subtenis sian duan filon, Georgo la 6-a, ĝis lia morto en 1952. Maria mortis la sekvan jaron, dek semajnojn antaŭ ol ŝia nepino Elizabeto la 2-a estis kronita. Oceana ŝipo, batalŝipo (HMS Queen Mary), kaj universitato estis nomitaj en ŝia honoro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Reĝino Maria ĉe la oficiala retejo de la Royal Collection Trust
- Portraits of Queen Mary
- Queen Mary ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||

