Michele Guerriero
| Michele Guerriero | |
|---|---|
| Persona informo | |
Michele GUERRIERO estas itala inĝeniero kaj esperantisto, kiu funkciis kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo (IEJ) de la 31-a de marto 2013 ĝis la 14-a de februaro 2015. Naskiĝinta en Maglie/Malje (provinco Lecce/Leĉo) la 7-an de julio 1987, do nun 39-jaraĝa, li studis Energian Inĝenierarton ĉe Politeknika Universitato de Torino, kie li loĝas ekde 2007; okupiĝas libertempe pri reklamadaj, komercaĵaj, aranĝadaj kaj tradukaj laboroj. Li komencis studi Esperanton en 2010, scivoligita de afiŝo de la Esperanto-Centro de Torino kroĉita en sia universitato; ekde tiam li faris la retajn kursojn “KaPe” kaj KIREK, sukcese bitigante ilin. Li partoprenis 35-an IJF-n en Pornassio/Pornasjo (provinco Imperia/Imperjo), kie li elektiĝis estrarano; li reprezentis Italion dum IJS 2011 kaj kontribuis organizi 36-an IJF-n en Ĉervjo/Cervia (apud Raveno/Ravenna) en 2012, dum kiu li konfirmiĝis konsilanto en la estraro de IEJ.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj "IEJ 2012-13"; $2

