Saltu al enhavo

Padobasenaj miksaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padobasenaj miksaj arbaroj
ekoregiono
Image
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Padobasenaj miksaj arbaroj (Tero)
Padobasenaj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
ImageVikimedia Komunejo:  Po Basin Mixed Forests Ecoregion [+]
Image
Image
v • d • r
Image
Lago di Monate.
Image
La Pado en San Benedetto

La padobasenaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiuj ĉirkaŭas la Padoriveron kaj ĝian basenon je la itala flanko de Alpoj.

La Padobaseno nuntempe ampleksas nur malmulton de sia origina vegetaĵaro. Iam la miksaj deciduaj arbaroj de tigfrukta kverko, harara kverko, eŭropa karpeno, glata ulmo, orno (Fraxinus ornus) ekzistis tra la ekoregiono. Ĉeriveraj arbaroj okupis la periode inunditajn valojn de malpli ol 100 metrojn altaj altitudoj kaj konsistis el frakseno, blanka saliko, nigra alno, glata ulmo, blanka poplo, eŭropa nigra poplo kaj tigfrukta kverko.

Dolĉakvaj ekosistemoj konstituas altan nivelon de biodiverseco. Jenaj en Italujo endanĝerigitaj plantoj troviĝas en la ekoregiono : Leucojum aestivum, Halocnemum strobilaceum, Nymphaea alba, Bassia hirsuta, Limonium bellidifolium, Utricularia australis, Thelypteris palustris, Salvinia natans, Sagittaria sagittifolia, Plantago cornuti.

La plimulto de la biodiverseco de la ekoregiono rilatas al malpli difektaj malsekejoj kiuj servas kiel gravaj ripozejaj, reproduktejaj kaj nutradaj areoj por multe da birdospecioj. Ekzemploj estas : griza ardeo, purpura ardeo, granda egretardeo, malgranda egretardeo, ralardeo, bovardeo, granda botaŭro, malgranda botaŭro, pigmea kormorano kaj blankokula anaso.

Minacoj kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

La regiono estas industriigita kaj havas longdaŭran historian de homa influo (poluo, habitatodetruo de malsekejoj, invadaj specioj, kaj nedaŭrigebla ĉasado de akvobirdoj).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • angle Bracco, Francesco; Silvano Marchiori; Franco Maso & Adriano Zanetti 2002 : Woodlands of the Po Plain, Ministero dell'Ambiente e della Tutela de Territorio, Museo Friulano di Storia Naturale, Comune di Udine, Italy, 158 p. ISBN 88-88192-05-0 angle

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbarojImage Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbarojImage Belgio, Image Danio, Image Francio, Image Germanio, Image Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbarojAcoroj (Image Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbarojImage Bulgario, Image Grekio, Image Nord-Makedonio, Image Rumanio, Image Serbio (Image Kosovo), Image Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbarojImage Danio, Image Germanio, Image Pollando, Image Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbarojImage Portugalio, Image Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbarojImage Azerbajĝano, Image Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbarojImage Armenio, Image Azerbajĝano, Image Kartvelio, Image Rusio, Image Turkio
PA0409 Keltaj foliarbarojImage Irlando, Image Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbarojImage Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbarojImage Aŭstrio, Image Belorusio, Image Ĉeĥio, Image Germanio, Image Litovio, Image Moldavio, Image Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbarojImage Nord-Koreio, Image Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivoImage Ukrainio, Image Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbarojImage Albanio, Image Bosnio kaj Hercegovino, Image Kroatio, Image Italio, Image Montenegro, Image Serbio, Image Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagarojImage Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de KolĥidoImage Bulgario, Image Kartvelio, Image Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbarojImage Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbarojImage Andoro, Image Francio, Image Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbarojImage Belorusio, Image Estonio, Image Norvegio, Image Latvio, Image Rusio, Image Finnlando, Image Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbarojImage Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbarojImage Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbarojImage Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbarojImage Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbarojImage Aŭstrio, Image Ĉeĥio, Image Francio, Image Germanio, Image  Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepoImage Irako, Image Irano, Image Turkio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]