Saltu al enhavo

Polenanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Mielabelo estas eble ĝenerala polenigisto entute.
Image
Plua konata grupo de polenigistoj estas kolibroj.

Polenanto aǔ polenigisto estas animalo, kiu ebligas polenadon, t.e. ĝi transportas polenon el unu planto al la alia, respektive el stamenoj de unu kreskaĵo al stigmo de alia planto. La polenigistoj validiĝas precipe ĉe angiospermaj plantoj

El ekologia vidpunkto la rilato inter la polenigisto kaj planto montriĝas kiel mutualismo, do ambaŭflanke progresa simbioza rilato. La plantoj nome donos al la animaloj polenon aŭ nektaron kaj plenigistoj "por reciproki sin" disvastigas ilian polenon al aliaj plantaj unuopuloj de la sama specio, per kio ili ebligas fekundigon de kreskaĵoj.

El la vidpunkto de kreskaĵoj la maniero de disvastigado de poleno estas nomata zoogamio.

Kiuj animaloj polenigas

[redakti | redakti fonton]
Image
Tarsipes rostratus, unu el polenigistoj - marsupiuloj

Spektro de polenigistoj estas tre larĝa, sed fakte inter la plej signifajn polenigistojn apartenas insekto (entomogamio). Sed ni konas ankaŭ pluajn grupojn, kiel estas birdoj (ornitogamio), kiropteroj (kiropterogamio), rare ankaŭ aliaj mamuloj aŭ eĉ moluskoj (malokoganio)

La polenado fare de insekto nomiĝas entomogamio. Inter insektajn polenantojn ni vicigas ĉefe ordon de himenopteroj, al kiu apartenas ekz. abeloj aŭ burdoj. Pluaj signifaj insektaj polenantoj estas papilioj, dipteroj kaj skaraboj. Ĝuste la skaraboj estas verŝajne la plej malnovaj polenantoj. Lasta grupo de polenanta insekto estas rare ankaŭ tripso el tizanopteroj.

Plua signifa grupo de polenantoj estas birdoj, polenado fare de ilia klopodo nomiĝas ornitogamio. Ni konas proksimume 1 500 speciojn de polenantaj birdoj. Konata estas precipe grupo de kolibroj, sed plu polenigas ankaŭ aliaj specioj de birdoj. Kelkaj kolibroj venas ĝis Alasko.

El mamuloj plenigas precipe tridek genroj de vespertoj kaj kelke da specioj de pteropoj, kies mekanismo nomiĝas kiropterogamio. Ili polenas precipe en tropikoj kaj ili estadas ekipita preskaŭ okcentimetra lango.

El ceteraj mamuloj polenas kelkaj marsupiuloj. Ankaŭ kelkaj ronĝuloj povas poleni. Sed entute la plej granda polenigisto estas madagaskara nigreblanka lemuro, kiu mezuras en alton eĉ pli ol 1 metro. Sed iam artefarite polenas plantojn ankaŭ homo.

Pluaj grupoj

[redakti | redakti fonton]

Iam polenas eĉ reptilioj, precipe sur insuloj. Konata estas ekzemple hiplodaktilo (Hoplodactylus). Ili vizitas florojn pro poleno kaj nektaro. Tiuj ĉi lacertoj polenas ekzemple vegetaĵon nomata metrosideros excelsa.

Rare polenas ankaŭ moluskoj, kio nomiĝas malakogamio. El tiuj ni konas kelke da specioj de limakoj, kiuj voras karnecan stigmon kaj la poleno kaptiĝas sur ilia korpo.

Allogaĵoj por polenantoj

[redakti | redakti fonton]
Image
Dracunculus vulgaris, planto, kiu "varmigas" siajn polenantojn

La animaloj memkompreneble ne polenas propravole, el bona kaprico, sed tial, ke el tiu ĉi rilato fontas certaj avantaĝoj. Plej ofte tiu rekompenco estas la poleno aŭ la nektaro. La poleno estas energie riĉa, ĝi enhavas precipe lipidojn kaj sukerojn. La nektaro estas dolĉa suko kun alta enhavo de akvo kaj en ĝi solvitaj sukeroj. Ĝi kreiĝas en ovarioj, precipe interne de la floro.

La plantoj akomodiĝas al siaj polenantoj, ili allogas ilin kaj per diversaj manieroj ili plialtigas efektivecon de la simbioza rilato. Sed por ĉiu grupo de polenantoj validas io alia.

Floroj polenitaj de insekto

[redakti | redakti fonton]

Ĉiu grupo de la polenantaj insektoj koncentriĝas por certa tipo de floroj. La skaraboj taksas grandajn, egajn kaj malfermitajn florojn kun granda kvanto da polenoj. Mielabeloj ŝatas florojn kun dolĉeca bonodoro kaj kun "alfloriĝa dromo", plej ofte de sonorilforma aŭ trumpetforma aspektoj. Noktaj papilioj koncentriĝas al kolore nesignifaj aŭ klare blankaj floroj, kiuj bonodoras kaj ofte ili kondukas en spuron. Muŝoj preferas malhele ruĝajn florojn kun fiodoro de putranta viando - sed ĉiokaze ne temas pri mutualismo, sed pri trompo por la muŝoj, kiuj volas meti siajn ovojn.

Floroj polenitaj de vertebruloj

[redakti | redakti fonton]

La floroj, kiuj allogas birdojn, estas plimulte grandaj kun granda kvanto da nektaroj, tre koloraj - plimulte ruĝaj ĝis oranĝoruĝaj. Vespertaj floroj ne estas okulfrape kolorigitaj, sed ofte ili bonodoras per maturiĝinta frukto. Iam la birdoj kaj vespertoj polenigas la t.n. kaŭlifloraj floroj, kiuj elkreskas rekte el trunko (ili do estas pli alireblaj por pli grandaj animaloj). La floroj polenitaj de reptilioj havas ofte karakterizan bonodoron, ili estas egaj, sed ne tro koloraj.

Apartaj allogaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En malvarmaj regionoj la allogaĵo estas varme izolita medio interne de la floro. Konata per tio estas ekzemple floraro de planto Saussurea, krokuso, sed precipe arumaca kreskaĵo Dracunculus vulgaris. Tiu kapablos varmigi la internon de floro preskaŭ je 22 gradoj pli.

Iam la vegetaĵoj allogas ankaŭ per sono, kiel ekz. la liano Mucuna holnotii. Fakte la florformo de tiu ĉi planto ŝanĝas laǔ ke la planto estas polenita aǔ ne, tiele per eĥolokaj signaloj la vespertoj agnoskas se valoras aǔ ne provi rekolti polenon en ili.

Rilataj temoj

[redakti | redakti fonton]