Presses universitaires de France
| Presses universitaires de France | ||
|---|---|---|
| universitata eldonejo libroeldonejo eldonejo | ||
| Komenco | 1921 vd | |
| Antaŭe | Éditions Rieder vd | |
| Landoj | Francio vd | |
| Sidejo | Parizo | |
| Filioj | Imprimerie des Presses universitaires de France (fr) Librairie des Presses universitaires de France (fr) | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
Presses universitaires de France (mallongigita PUF aŭ P.U.F., esperantigita Universitataj eldonejoj de Francio) estas la plej granda franca universitata eldonejo, specialiĝanta pri universitataj lernolibroj kaj popularsciencaj libroj, precipe en la homsciencoj kaj sociaj sciencoj. En 2016, la kompanio kuniĝis kun Éditions Belin por formi Humensis. Ĝi estis fondita en Parizo en 1921.
La eldonejo kunfandiĝis en la 1930-aj jaroj kun la tri eldonejoj Félix Alcan (specialiĝanta pri filozofio), Leroux (specialiĝanta pri historio), kaj Rieder (ĝenerale literaturo). Ĝis 1968, la eldonejon estris Paul Angoulvent. En 2000, la eldonejo spertis signifajn ŝanĝojn, kiuj kaŭzis la fermon de ĝia delonge establita librovendejo en la pariza universitata distrikto.
lernolibroj kaj popularsciencaj libroj (kiel ekzemple la serio " Kiu sciis je? "), precipe en la homsciencoj kaj sociaj sciencoj . En 2016, la kompanio kuniĝis kun Éditions Belin por formi Humensis.
Presses Universitaires de France eldonas la libroserion Que sais-je ?
Que sais-je?
[redakti | redakti fonton]La poŝlibra serio Que sais-je? ("Kion mi scias?", citaĵo de Montaigne) estis kreita de Paul Angoulvent en 1941. Specialistoj estas invitataj pripensi specifajn temojn en tekstoj ĝis 128 paĝoj ĉiu. Hodiaŭ, ekzistas preskaŭ 4 000 titoloj de 2 500 aŭtoroj, konsistigante la plej grandan poŝlibran enciklopedion de la mondo, kovrante larĝan gamon da temoj. Multaj el la titoloj estis tradukitaj en ĝis kvardek tri lingvojn. Ĝis 2004, la PUF vendis ĉirkaŭ 160 milionojn da ekzempleroj de titoloj en la serio. Ĝia ISSN-numero estas 0768-0066.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]- Bibliothèque de philosophie contemporaine
- L'écologie en questions
- Écrits
- Éducation et société
- Épiméthée
- Éthique et philosophie morale
- Intervention philosophique
- Leviathan
- Le lien social
- Lignes d'art
- Le Nœud gordien
- Major
- Nouvelle Clio
- Perspectives critiques
- Quadrige
- Que sais-je?[1]
- Science, histoire, société
- Sciences sociales et société
- Sociologie d'aujourd'hui
- Thémis
- La Vie des Idées
Pri Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Pierre Janton: L'espéranto, Paris, P.U.F., 1973, 1977 (2-a eld.), 1989 (3-a eld.), 1994 (4-a eld., ISBN 2-13-042569-0),
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Que sais-je?" listo de libroserioj, publishinghistory.com. Prenita la 2-an de majo 2019.

