Universitata eldonejo

Universitata eldonejo [2] estas akademia eldonejo specialiĝanta pri monografioj kaj sciencaj revuoj. Ili ofte estas integrita parto de granda esploruniversitato. Ili publikigas verkojn, kiujn recenzis akademiuloj en la kampo. [3] Ili produktas ĉefe akademiajn verkojn, sed ankaŭ ofte havas faklibrojn por laika publiko. Ĉi tiuj faklibroj ankaŭ estas kolege reviziataj. [3] Multaj, sed ne ĉiuj universitataj eldonejoj, estas neprofitcelaj organizaĵoj, inkluzive de la 160 membroj de la Asocio de Universitataj Eldonejoj. [4]
Ĉar sciencaj libroj estas plejparte neprofitaj, universitataj eldonejoj ankaŭ povas eldoni lernolibrojn kaj referencverkojn, kiuj emas havi pli grandajn spektantarojn kaj vendi pli da ekzempleroj. Plej multaj universitataj eldonejoj funkcias kun perdo kaj estas subvenciitaj de siaj posedantoj; aliaj devas atingi la ekvilibron. [5] La postulo malpliiĝis, ĉar bibliotekaj buĝetoj estas reduktitaj kaj la interretaj vendoj de uzitaj libroj subfosas la merkaton de novaj libroj. Multaj eldonejoj eksperimentas kun elektronika eldonado. [6]
Cambridge University Press kaj Oxford University Press estas la du plej malnovaj kaj plej grandaj universitataj eldonejoj en la mondo. Ili havas multajn filiojn tra la mondo, precipe tra la tuta Komunumo de Nacioj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la eldonejo de la Universitato de Kembriĝo revenas al 1534; la Universitato de Oksfordo komencis eldoni librojn en 1585. La Universitato Cornell malfermis sian eldonejon en 1869 kaj la eldonejo de la Universitato Johns Hopkins funkciis senĉese ekde 1878. Universitataj eldonejoj tiam malfermiĝis ĉe la Universitato de Pensilvanio (1890), la Universitato de Ĉikago (1891), Universitato Kolumbio (1893), la Universitato de Kalifornio (1893), kaj aliaj institucioj de pli alta edukado en Usono.
La ĉefa skota akademia eldonejo estas Edinburgh University Press. Kiam Barato sendependiĝis en 1947, la lando havis bone establitan universitatan sistemon, kaj pluraj ĉefaj universitatoj jam establis universitatajn eldonejojn. Unu el la unuaj en Afriko estis la South African University Press, establita en 1922 ĉe la Universitato de Witwatersrand. En Aŭstralio, la Universitato de Melburno estis la unua, kiu establis sian propran eldonejon, Melbourne University Publishing, en 1922, fariĝante unu el la plej malnovaj universitataj eldonejoj en la lando. Eldonejoj poste estis malfermitaj ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio (1935), la Universitato de Kvinslando (1948), kaj la Universitato de Sidnejo (1962).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About us | Our story | Timeline (angle). Alirita 2024-05-10 .
- ↑ Ĉu ankaŭ universitata presejo?
- 1 2 "75 books from university presses that will help you understand the world", Vox, November 8, 2019.
- ↑ ABOUT THE ASSOCIATION. Association of University Presses. Alirita 7 December 2023 .
- ↑ Kathleen Fitzpatrick. (2011) Planned Obsolescence: Publishing, Technology, and the Future of the Academy. NYU Press. ISBN 9780814728963.
- ↑ Rebecca Ann Bartlett, "University Press Forum 2011: The End of the Tunnel?" Journal of Scholarly Publishing (Oct 2011) 43#1 pp 1-13 DOI: 10.1353/scp.2011.0040