Projekto:VikiPrintempo COE 2026
VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo, mallonge VikiPrintempo COE, celas stimuli verkadon de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco) kaj pligrandigi konscion pri la regiono. Ĝia formo estas reta redakta konkurso, samtempe okazanta en multaj lingvoj.
Ĝi okazas dum nord-hemisfera printempo honore al diversaj politikaj okazaĵoj, kiuj en printempoj okazis en la regiono. Tamen, male al multaj el ili, VikiPrintempo celas pliproksimigi homojn en paca kunkreado de libera scio.
Antaŭ ol vi komencos, zorge konsultu la regulojn. Poste kreu aŭ plibonigu artikolojn rilataj al Centra kaj Orienta Eŭropo kaj aldonu ilin al la listo.
En 2026 vi povas en kunlaboro kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kontribui al subkategorioj pri la Universala Kongreso de Esperanto 2026 (UK) en Graco, Aŭstrio! Vi povas plilongigi, verki aŭ traduki artikolojn rilatajn al UK en Vikipedio kaj Vikivojaĝo, kaj eĉ traduki nomojn de lokoj kaj objektoj de la urbo de UK kaj ekskursoj en Vikidatumoj kaj OpenStreetMap. Tiel partoprenontoj de UK 2026 povos anticipe bone lerni kaj prepariĝi por la loko de la kongreso, kaj dum kongresa turismumado navigiĝi per poŝtelefonaj mapoj kun nomoj en Esperanto. Ni antaŭvidas, ke ankaŭ organizantoj de aliaj eventoj faros simile por siaj eventoj.
Verkado estas precipe por helpi al Vikipedio kaj Vikivojaĝo en Esperanto, al libera edukado, al Esperanto, kaj precipe al Centra kaj Orienta Eŭropo kaj al la Universala Kongreso 2026 en Graco, Aŭstrio. Al palpeblaj premioj apartenas donackartoj, libroj kaj specialaj insignoj por via uzanto-paĝo.
Premioj:
Ĉefa kategorio:
- donackarto valora 75 € + donackarto por muziko de Vinilkosmo valora 20 € + libro de Esperanta scien-teĥnika konfrenco KAEST
- donackarto valora 60 € + donackarto por muziko de Vinilkosmo valora 20 € + libro de Esperanta scien-teĥnika konfrenco KAEST
- donackarto valora 50 €, donackarto por muziko de Vinilkosmo valora 10 €
- donackarto valora 45 €
- donackarto valora 25 €
- donackarto valora 10 €
Subkategorio UK 2026 - artikoloj:
- donackarto por varoj / servoj de UEA valora 50 € + donackarto por muziko de Vinilkosmo valora 20 € + libro de Esperanta scien-teĥnika konfrenco KAEST
- donackarto por varoj / servoj de UEA valora 30 € + donackarto por muziko de Vinilkosmo valora 10 €
- donackarto por varoj / servoj de UEA valora 10 €
Memstara kategorio UK 2026 - mapoj:
Organizanto: Stefangrotz
Sponsorita de: