Saltu al enhavo

Sankta Katarino (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilajn paĝojn: Santa Catarina, Sankta Katarina
Image
Sankta Katarino
portugale Santa Catarina

flago de Sankta Katarino

blazono de Sankta Katarino

flago de Sankta Katarino blazono de Sankta Katarino
federacia unuo de Brazilo
Himno: himno de Sankta Katarino
Nomo de la loĝanto: catarinense, barriga-verde
Situo de Sankta Katarino
Situo de Sankta Katarino
Situo
 - Regionosuda
 - LimnajbarojParanao (norde), suda Rio-Grando (sude) kaj Argentino (okcidente)
 - Mezoregionoj6
 - Mikroregionoj20
 - Municipoj295
Ĉefurbo Florianópolis
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)oCarlos Moisés da Silva ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)oRaimundo Colombo (PSD)
 - Vicŝtatestr(in)oEduardo Pinho Moreira (PMDB)
 - Federaciaj deputitoj16
 - Ŝtataj deputitoj40
Areo  
 - Entute95 730,7 km² (20º)[1]
Loĝantaro 2017
 - proksimume7 001 161 loĝ. (º)
 - Loĝdenso 73 loĝ./km² (º)
Ekonomio 2013
 - MEPR$ 197 470 000 mil (6º)
 - MEP po kapoR$ 29 354 (5º)
Sociaj indikiloj 2015
 - IHD 0,774 (3º) – alta
 - Vivdaŭro 78,77 jaroj (1º)
 - Analfabetismo 3,2% (1º)
Horzono UTC-3
Klimato subtropika Cfa/Cfb
Mallongigo BR-SC
Retejo http://www.sc.gov.br
Mapo de Sankta Katarino
Mapo de Sankta Katarino

Map

Image
v • d • r

Sankta Katarino, alternative Santa-Katarino (portugale Santa Catarina [SANta kataRIna], laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /ˈsɜ̃,tɐ ka.taˈɾi.nɐ/), estas ŝtato respektive subŝtato de Federacia Respubliko Brazilo.

Laŭ la stato de 2017 en la subŝtato vivis 7 001 161 loĝantoj sur areo de 95 730,7 kvadrataj kilometroj (iom simile al Portugalio), kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Suda Rio-Grando, Paranao kaj Misiones.

Gravaj urboj estas jenaj: Florianópolis (ĉefurbo) – Blumenau - Criciúma - Pomerode - Joinville - Jaraguá do Sul - Itajaí - Palhoça - Tubarão - Brusque

Multaj eŭropaj enmigrantoj alvenis de komence de la 19-a jarcento, inter ili precipe el Germanio, kaj la ŝtato plu estas ia centro de germana kulturo en Brazilo. Poste enmigrantoj el Italio, Pollando, Rusio kaj aliaj landoj alvenis. Tio kaŭzis interalie grandan multecon de malgrandaj familiskalaj farmbienoj en la ŝtato.

Konata ĉemara banurbo estas Balneário Camboriú. Alia grava setlejo el lingva vidpunkto estas Antônio Carlos.

La ŝtato estas unu el inter la plej riĉaj en Brazilo, kie la vivnivelo estas la plej bona, sed tamen kun alta senlaboreco.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.