Skåne län
| Skåne län | |
|---|---|
| Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
| Ŝtato | |
| Provinca litero | M |
| Provinca kodo | 12 |
| Historia(j) provinco(j) | Skanio, iom da Halando |
| Ĉefurbo | Malmö |
| Komunumoj | 33 |
| Provincestro | Peter Danielsson |
| Areo (suma) | 11 034,5 km² |
| Loĝantoj | 1 433 725 (stato de 2026) |
| Ekestodato | 1997 |
| Retejo | Oficiala retejo |
Skåne län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Skanio kaj aldone malgrandan parton de la historia provinco Halando. Administra centro de la provinco estas la urbo Malmö.
Fine de 2026 en la provinco vivis 1 433 725 loĝantoj sur areo de 11 034,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 130 loĝantoj/km².
En sia nuna formo la provinco kreiĝis en 1997 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Malmöhus län kaj Kristianstads län, per tio reproksimiĝante la provincajn limojn al tiu de la historia provinco Skanio, de kiu ĝi ankaŭ retransprenis la nomon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Blekinge län | Dalarnas län | Gävleborgs län | Gotlands län | Hallands län | Jämtlands län | Jönköpings län | Kalmar län | Kronobergs län | Norrbottens län | Örebro län | Östergötlands län | Skåne län | Södermanlands län | Stockholms län | Uppsala län | Värmlands län | Västerbottens län | Västernorrlands län | Västmanlands län | Västra Götalands län
