Spalatina Gimnazio (Altenburg)
| Spalatina Gimnazio | |||
|---|---|---|---|
| lernejo | |||
| Situo | |||
| Lando | Turingio | ||
| Ŝtato | Germanio | ||
| Koordinatoj | 51° 0′ 0″ N, 12° 26′ 25″ O (mapo)5112.44027778Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 12° 26′ 25″ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Spalatina Gimnazio (germane: Christliches Spalatin-Gymnasium) estas neŝtata lernejo en Altenburg, Germanujo (Schulstraße 7). Ŝirmanta organizo estas la Evangelia lernejfondaĵo de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo. Nomdonanto estas la reformanto Georg Spalatin. Direktorino estas Birgit Kriesche: ŝi responsas pri ne tute 400 lernantoj kaj iom pli ol 30 instruistoj.
Gastas oni en ejo kiu estis starigita en 1912 por la lernejo Ernst-Adelheid-Schule en proksimeco de la ĉefa stacidomo, en la kvartalo Kauerndorf. Stile temas pri reformarkitekturo; la tuto estas monumentprotektotaĵo. La nazioj alinomis lin laŭ la goviestro de Bayreuth, Hans Schemm, la komunistoj de GDR laŭ Ernst Thälmann. En 2001 fondiĝis la nova Spalatin-lernejo kun ununura klaso, malgraŭ tiam ankoraŭ paralela instruado de lernantoj de baza kaj reala lernejoj Nordschule. Nur de 2006 la spalatin-anoj sole ene estas. De 2004 ekzistas kunlaboro kun la Muzeo Lindenau (Altenburg). En 2005 ekfunkciis restaŭritaj gimnastikejo kaj aŭlo. Kafejo malfermiĝis en 2008 kaj inaŭguro de moderna sporttereno eblis en 2010 sur la grundo de la iama ŝufabriko Bella.
Po du numeroj de la de lernantoj produktita gazeto Prediger aĉeteblas por jaro. Jam multaj elstaruloj (ekz. urbestro André Neumann aŭ la muzikala stelulino Angelika Milster pretis je intervjuoj.



