Saltu al enhavo

Altenburg

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Altenburg estas ankaŭ la germana nomo de la komunumo Baia de Criş en Rumanio.

Altenburg
Blazono
Altenburg (Germanio)
Altenburg (Germanio)
DEC
Image

Map

Image
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Altenburger Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03447
Poŝtkodo 04600
Aŭtomobila kodo ABG
Oficiala Municipokodo 16077001
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Michael Wolf
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 31093 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)50.98512.433333333333Koordinatoj: 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 227 m
Areo 45,60 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-altenburg.de/
Image
Administrado
Poŝtkodo 04600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30 867  (2025) [+]
Loĝdenso 676 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo)50.98512.433333333333Koordinatoj: 50° 59′ N, 12° 26′ O (mapo) [+]
Alto 202 m [+]
Areo 45,69 km² (4 569 ha) [+]
Altenburg (Altenburg)
Altenburg (Altenburg)
DEC
Image
Situa mapo de Altenburg
Altenburg (Centra Altenburg)
Altenburg (Centra Altenburg)
DEC
Image
Situa mapo de Centra Altenburg

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Altenburg (Thuringia) [+]
Image
Image
v • d • r
Image
Image
Altenburg en 1650
Image
Fervoja stacidomo Altenburger en 1860

Altenburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altenburger Land de la federacia lando Turingio kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 31 093 loĝantojn.

Historie Altenburg estis ĉefurbo de la ernesta duklando Saksio-Altenburg.

La unua dokumenta mencio estis de 976 kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1256. Altenburg estis rezidejo ekde 1603. En 1810 aktivis surloke la eldonisto Friedrich Arnold Brockhaus. En la jaro 1920-a ĝi turingiiĝis. Historie gravas en la urbo Konvento magdalena de la protestantisma eklezio. Historie grava gimnazio estas la Gimnazio frederika, dum la protestantisma Spalatina Gimnazio datas de 2001.

Industrio kaj kulturo

[redakti | redakti fonton]

La urbo estas grava industria loko; inter la plej gravaj branĉoj nombriĝas la produktado tradiciriĉa de ludkartoj, de elektraj aparatoj kaj de cigaroj. De multaj jarcentoj famas la Teatro de Altenburg.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Dominas la silueton la kastelego sur vasta kaj kruta roko. Tiu plej konata vidindaĵo konstruitis inter 1723-30. Sur la liberaera scenejo en la korto kastela okazas regule dum someroj teatraĵenscenejigoj kaj ĝi enhavas i.a. muzeon pri ludkartoj.

Krome vidindas la Urbodomo de Altenburg (1562-64, renesancstila), la trinava urbokirko Sankta Bartolomeo (fino de la 15-a jc) kaj kelkaj burĝaj domoj datumantaj de la 16-a ĝis la 18-a jc., krom la Muzeo Lindenau. Interesaj klarigoj pri bierfarado ricevatas en la Muzeo pri bierfarado. Por emuloj de natursciencaĵoj rekomendatas vizito de la Muzeo Mauritianum.

Konvento magdalena (germane: Magdalenenstift) estas monumentprotektitaĵo en la centro de Altenburg kaj sidejo de Fondaĵo Ev.-Luth. Magdalenenstift. Arĥitekture ege interesas la Tombeja preĝejo Resurekto de Jesuo. Nuptemuloj iru al Pohlhof. En la Urba arbaro supre de la municipo troviĝas Bismarck-turo. La romkatolika Epifanio-kirko eje estiĝis el varieteo. Konatas ankaŭ la historia frizejo de Grosse kiu nun estas muzeo. Bestemuloj nepre vizitus la Insulzoon.

Lulilo skata

[redakti | redakti fonton]

La urbo Altenburg estigis la skato-kartludon. La reguloj de la Ĝenerala germana skatregularo difinitis kaj fiksitis en la 1886-a jaro. Ene de la kastelo troviĝas kartludmuzeo belega. Skatoputo staras antaŭ la Seckendorff-palaco.

Homoj rilataj al la urbo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]