Saltu al enhavo

Templo de Hamilton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Templo de Hamilton
Image
Mormona templo
Templo de Hamilton (Nov-Zelando)
Templo de Hamilton (Nov-Zelando)
DEC
Image
Map
Templo de Hamilton
Bazaj informoj
LokoHamilton, Nov-Zelando
Geografia situo 37° 49′ 35″ S, 175° 13′ 29″ O (mapo)-37.826285175.224623Koordinatoj: 37° 49′ 35″ S, 175° 13′ 29″ O (mapo)
Religia aliĝoMormonismo
ŜtatoNov-Zelando Nov-Zelando
Religia statusoSanktejo
Arkitektura priskribo
Karakterizaĵoj
Image
v • d • r

La templo de Hamilton, Nov-Zelando, estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkcianta por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 13 konstruita de la eklezio kaj la sola templo en Nov-Zelando, lokita en la antaŭurbo de la urbo de Hamilton sur monteto kiu okupas parton de 35 hektaroj. La templo de Hamilton estis konstruita per blokoj de armita betono fabrikitaj en la sama loko de la konstruo, plifortigita per strukturoj el ŝtalo blanke farbitaj. La templo sekvas modernan-nuntempan dezajnojn, de sola turo kaj pinaklo, sed simila al la arkitektura linio de la unuaj temploj de la Eklezio, inkluzive de la templo de Berno. Malgraŭ la grandeco de la templo, kun entute 4 mil kvadratmetroj de konstruo, ĝi nur havas salonon por la mormonaj reglamentoj kaj kvin salonojn de geedziĝaj ceremonioj.