Saltu al enhavo

Valdajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valdaj)
Image
Valdajo
ruse Валдай
urbo
La preĝejo de Sankta Triunuo
La preĝejo de Sankta Triunuo
La preĝejo de Sankta Triunuo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Rusio
Provinco Novgoroda
Distrikto Valdaja
Fondita 1495
Urborajto ekde 1770
Poŝtkodo 175400–175405
Aŭtokodo 53
Telefonkodo +781666
Kodo laŭ OKATO (2005) 49208501
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 240 homoj  (2018)
Geografio
Geografia situo 57° 58′ N, 33° 15′ O (mapo)57.96666666666733.25Koordinatoj: 57° 58′ N, 33° 15′ O (mapo)
Alto 210 m
Horzono MT
Valdajo (Novgoroda provinco)
Valdajo (Novgoroda provinco)
DEC
Image
Situo de Valdajo
Valdajo (Rusio)
Valdajo (Rusio)
DEC
Image
Situo de Valdajo

Map

Alia projekto
Image Vikimedia Komunejo Valday [+]
Image
Image
v • d • r
Image
La preĝejo de sankta Katarina, 1790-aj

Valdajo (ruse Валдай) estas urbo en Novgoroda provinco en Rusio. Valdajo estas administra centro de la distrikto Valdajskij. La urbo situas en Valdaja Altaĵo, ĉe la lago Valdajskoje, je 140 km sud-oriente de Velikij Novgorod. La urbo situas en la nacia parko Valdajskij

La unua mencio de la nomo “Valdaj” troviĝas en la betulŝela dokumento № 740, kiun oni datas de 1140–1160. En la dokumento, verŝajne, oni skribas pri imposto de Valdaj, eble temas pri la tuta regiono apud la samnoma lago.[1] Unuafoje sendube la loĝlokon oni mencias en kronikoj ĉe la jaro 1495. Ekde 1770 Valdajo havas statuson de urbo.[2]

Valdajo situis ĉe la vojo inter ambaŭ rusiaj ĉefurboj, la malnova kaj la nova: Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. Rusa verkisto Aleksandr Radiŝĉev en sia novelo "Vojaĝo de Peterburgo al Moskvo" (1790) priskribis Valdajon kiel relative novan urbeton, kies virinoj estis fifamaj pro seksaj servoj, trudataj al ĉiu vojaĝanto.

Citaĵo
„ Путешественник, условясь о пробывании своем с услужливою старушкою или парнем, становится на двор, где намерен приносить жертву всеобожаемой Ладе. Настала ночь. Баня для него уже готова. Путешественник раздевается, идет в баню, где его встречает или хозяйка, если молода, или ее дочь, или свойственницы ее, или соседки. Отирают его утомленные члены; омывают его грязь. Сие производят совлекши с себя одежды, возжигают в нем любострастный огнь, и он препровождает тут ночь, теряя деньги, здравие и драгоценное на путешествие время. Бывало, сказывают, что оплошного и отягченного любовными подвигами и вином путешественника сии любострастные чудовища предавали смерти, дабы воспользоваться его имением. Не ведаю, правда ли сие, но то правда, что наглость валдайских девок сократилася. И хотя они не откажутся и ныне удовлетворить желаниям путешественника, но прежней наглости в них не видно ” „ La vojaĝanto, interkonsentinte pri sia restado kun servema maljunulino aŭ junulo, ekloĝas en domo, kie li intencas fari oferon al la odorata Lada. Venis nokto. Banejo por li jam estas preta. La vojaĝanto senvestiĝas, iras al la banejo, kie lin renkontas la mastrino, se ŝi estas juna, aŭ ŝia filino, aŭ parencinoj ŝiaj, aŭ najbarinoj. Ili frotpurigas liajn lacajn membrojn; ili forlavas liajn malpuraĵojn. Tion ĉi ili faras forigine siajn vestojn, ardigas en lia voluptofajron, kaj li pasigas tie nokton, perdante monon, sanon kaj valoran dum la vojaĝo tempon. Okazis laŭdire ke malatentan kaj malfortiĝintan pro amoraj heroaĵoj kaj vino, tiuj ĉi voluptaj monstroj mortigis por profiti liajn posedaĵojn. Mi ne scias ĉu tio estas vero, sed estas la vero ke aroganteco de la valdajaj junulinoj reduktiĝis. Kaj kvankam ili ne rifuzos ankaŭ nun kontentigi la dezirojn de la vojaĝantoj, sed la antaŭa aroganteco ne videblas je ili. ”
— Aleksandr Radiŝĉev, Vojaĝo de Peterburgo al Moskvo[3]

Faritaj en Valdajo sonoriletoj estis famaj en tuta Rusio. Nun en la urbo ekzistas la muzeo de sonoriloj (kaj sonoriletoj), kaj ĝis nun la plej ordinara memoraĵo, kiun oni aĉetas dum vizito en la urbo estas sonorileto.

En la urbo estas fervoja stacio. En jaro 1959 la urbo havis 10.6 mil loĝantojn. En jaro 2002 la urbo havis 18.7 mil loĝantojn.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ La betulŝela dokumento № 740, Plena elektronika datumbazo de ĉiuj malnovrusaj betulŝelaj skribaĵoj kun tekstoj kaj tradukoj.
  2. ↑ La artikolo Valdajo en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron.
  3. ↑ Радищев, А. Н.. (1973) Путешествие из Петербурга в Москву (ruse). Moskvo: Советская Россия, p. 114. ISBN =.