Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
[redakti]
|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Post aŭskulti la sovetian flankon, Brzeziński ŝerceme demandis: “Sed kia estos via reago se poloj komencos pendumi komunistojn sur lanternoj?” La ĉefo de la sovetia delegacio Oleg Bogomolov sen duboj respondis: “Tio estas internaj aferoj de la poloj kaj ili mem decidu tion” [...] Post iom pripensi Brzeziński kun ruza rideto rimarkigis: “Nu restas nur esperi ke la poloj ne aŭdos tion, ĉar ili povus komenci tuj se ili komprenos ke tio restos senpune”. La sovetia delegacio reagis per malkomforta rido. » | | — Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013] |
|
|
 | | « [Zbigniew Brzeziński dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] Brzeziński klopodis kontesti rigardon tra rozkoloraj okulvitroj al la estonta rolo de Sovetunio en Eŭropo. Interalie li ekdubis ke “malfortiĝo de konflikto en Eŭropo egale influos rilatojn de la eŭropaj landoj al ambaŭ superpotencoj”. Oble pli probabla estas ke Usono ne nur konservos, sed eĉ fortigos sian ĉeeston dum Sovetunio estos forpuŝita vojranden. “La aktuala situacio estas bazita sur divido de Eŭropo kaj milita ĉeesto de la superpotencoj estas ŝlosila faktoro je difinado de iliaj respektivaj pozicioj. Post malfortiĝo de la kontraŭstaro en Eŭropo graveco de la militaj fortoj malkreskos. Rezulte de tio kreskos rolo de aliaj faktoroj kiel ideologio, kulturo, komunikado, politiko kaj ekonomio. En ĉiuj ĉi sferoj Usono havas avantaĝon — kaj kreskantan — kompare al Sovetunio”. Poste li komparis poziciojn de ambaŭ superpotencoj en la nemilitaj influsferoj kaj venis al klara konkludo: “La demando konsistas en tio, ĉu Sovetunio entute konservos sian ĉeeston en Eŭropo”. Resumante rezultojn de sia rezonado, li diris: “La sola espero por via lando tiurilate estas efektivigo de radikalaj internaj reformoj, kiuj ebligos al vi partopreni tiujn ĉi grandskalajn procezojn”. » | | — Marin Strmecki, Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013] |
|
|
 | |