Saltu al enhavo

stato

El Vikivortaro
ImageVikipedio enhavas artikolon pri: Stato

stat + o

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo stato statoj
Akuzativo staton statojn
  1. Maniero, en kiu eventuale staras afero.
    La aŭto estas en bona stato.
    Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
    Kiel statas la afero?
    Mi ne plendas pri mia sanstato.
  2. Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj.
    Mia financa stato fariĝis malbona.
    Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
    Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
    La organizo estas tre bonstata.
    Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn!
  3. Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio.
    Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.

ImageTradukoj

[redakti]
ImageReferencoj kaj literaturo
  • Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „stato“.
ImageReferencoj kaj literaturo