Saltu al enhavo

Komuna Seminario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image KS
Simbolo
Image


Emblemo de la jubilea 20-a KS en 2001

Nomo Komuna Seminario
Regiono Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio
Periodo Dependas de seminaria lando
Organizanto KEJ, JEJ, ĈJEA
Ekzistas ekde 1982
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo aperonta
Fota retpaĝo Reta fotaro de la 26-a Komuna Seminario en retejo de KEJ
Image
Image
vdr

Komuna Seminario inter Ĉina, Japana kaj Korea junularoj (KS) estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en tri aziaj landoj (Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio).

Komuna Seminario okazas kunlabore de la tri landaj reprezentantaj junularaj organizoj: Korea Esperanto-Junularo (KEJ), Japana Esperanto-Junularo (JEJ), Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA).

En 2009, de la 26-a ĝis la 28-a de decembro okazis[1] la 28-a KS en Nankino, Ĉinio, organize de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio kaj Nankina Esperanto-Asocio. Kaj en 2010 okazis "la unua ekstra KS" en Hanojo, Vjetnamio organize de Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). VEJO ankoraŭ ne eniris en la organizantaron de KS oficiale.

En 2011, KEJ, kiu okazigis la 1-an KS-on en 1982 festos 30-jariĝon de KS en Songnam, de la 7-a ĝis la 9-a de oktobro.


La sensacio de la 26-a Komuna Seminario (Iksan, Sud-Koreio)

[redakti | redakti fonton]

La 26-a Komuna Seminario estis prezentita en la 5-a Azia Kongreso de Esperanto (Bengaluro, Barato), kaj per tio leviĝis la propono, ke simila junulara aranĝo estu ankaŭ inter sud-aziaj esperantistaj junularoj. Ĝia efektiva frukto estas nome "Interkultura Seminario", kiu tamen ankoraŭ ne okazas.

Ĝisnunaj KS-oj

[redakti | redakti fonton]
Rango Jaro Datoj Lando Urbo Partoprenintoj Komento Temo
1-a 1982 7-10 aŭg Image Sud-Koreio Sokcho 103 Monto Sorak Por kio estas Esperanto?, La plej bona maniero de Esperanto-edukado
2-a 1983 30-31 jul Image Japanio Okajama 47 Okajama Ŝibukaŭa junulara domo La Esperanto-movado en la du landoj
3-a 1984 4-6 aŭg Image Sud-Koreio Cheonan 146 Univ. Dankuk Junularo kaj kulturo
4-a 1985 9-11 aŭg Image Japanio Sajtama 102 Kokuminshukusha - Iruma Green Lodge, popolgastejo de la urbo Iruma Koreoj kaj japanoj, kiel kompreni unu la alian?
5-a 1986 22-25 aŭg Image Sud-Koreio Iksan 105 Ŭonbulismo-centro Monda paco, junularo kaj Esperanto
6-a 1987 1-6 aŭg Image Japanio Imazu 57 Kokuminshukusha - Imazu-sô, popolgastejo de la urbeto Imazu Interkompreno kaj komuniko - Ĉu ni vere komprenas unu la alian?
7-a 1988 6-8 aŭg Image Sud-Koreio Pohang 156 Junulara trejnejo de Kyungpook Ŝtata Univ. Koreio kaj Japanio - Hieraŭ, Hodiaŭ kaj Morgaŭ
8-a 1989 4-6 aŭg Image Japanio Kanagaŭa 122 Ĉigasaki junulara gastejo Koreio kaj Japanio - Kiel kreskiĝas?
9-a 1990 10-12 aŭg Image Sud-Koreio Seulo 162 Junulara gastejo de la monto Dobong Kion ni faru por azia Esperanto-movado?
10-a 1991 2-4 aŭg Image Japanio Kameoka 110 Oomoto-centro Perspektivo de Komuna Seminario
11-a 1992 31 jul- 2 aŭg Image Sud-Koreio Gyeongju 193 Kukmin Hotel Moderna rilato de Koreio kaj Japanio
12-a 1993 30 jul- 1 aŭg Image Japanio Shigacho 75 Kiel Esperanto amikigas koreojn kaj japanojn?
13-a 1994 2 aŭg Image Sud-Koreio Cheonan kun IJK-anoj Univ. Dankuk - Okazis kun la 50-a IJK Historio de Koreio kaj Japanio (temo de unu programo en la IJK)
14-a 1995 11-14 aŭg Image Ĉinio Tienjin 86 Univ. Nankai Junularo kaj tradicia kulturo
15-a 1996 6-9 aŭg Image Japanio Tamao 46 Okajama Ŝibukaŭa junulara domo Ne plu krokodilu!
16-a 1997 15-17 aŭg Image Sud-Koreio Yongin 77 Univ. Kangnam Esperanto en la 21-a jarcento
17-a 1998 24-27 jul Image Ĉinio Pekino 93 Esperanto kaj mi
18-a 1999 29 jul- 1 aŭg Image Japanio Ŭanihama 31 Shiga-Ken-a Ŭanihama junulara domo Nuna kultura interŝanĝo de la tri Landoj
19-a 2000 8 aŭg Image Ĉinio Honkongo kun IJK-anoj Okazis kun la 56-a IJK Tutglobiĝo de Azio (temo de unu programo en la IJK)
20-a 2001 10-12 aŭg Image Sud-Koreio Seulo 48 Trejnejo de agrikulturo-teknikistoj KS, ĝisnuna kaj morgaŭa
21-a 2002 1-3 aŭg Image Japanio Kashiwa 30 Kompreniĝado inter kulturoj
22-a 2003 23-25 aŭg Image Ĉinio Yenji 70 Interreto kaj Esperanto
23-a 2004 6-7 aŭg Image Sud-Koreio Iksan 18 Univ. Wonkwang Esperanto kaj filmo
24-a 2005 19-21 aŭg Image Japanio Kamogawa 30 Okazis kunlabore de JEJ, IPEA kaj Esperanto-klubo de Universitato Teikyo Heisei Lernu kaj ludu
25-a 2006 18-21 aŭg Image Ĉinio Pekino 18 Harmonia Azio
26-a 2007 28-30 dec Image Sud-Koreio Iksan 50 Okazis organizite de Esperanto-rondo de Univ. Wonkwang La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio, Japanio kaj Koreio
27-a 2008 27-29 dec Image Japanio Jokohamo 56 Yokohama Bayside Youth Hostel Ekologio en nia ĉiutaga vivo
28-a 2009 26-28 dec Image Ĉinio Nankino 40 Nankina Universitato Priokupiĝo por junuloj en financa krizo
29-a 2010 18-20 dec Image Vjetnamio Hanojo 18 La unua ekstra KS en Vjetnamio Komunikiloj inter junaj esperantistoj
30-a 2011 7-10 okt Image Sud-Koreio Songnam 40 Okazis paralele kun Komuna Kongreso de Koreio kaj Japanio Etaj Esperantaĵoj en nia vivo
31-a 2012 28-30 dec Image Japanio Hachioji Ĝisfunde utiligu kaj ĝuu Esperanton
32-a 2013 20-22 dec Image Ĉinio Pekino pli ol 60[2] "Kia maniero estas taŭga por kontaktoj inter la junularoj en Azio"[2]
33-a 2014 26-28 dec Image Vjetnamio Ho-Ĉi-Min-Urbo 47 Okazis unuafoje la konkurso "Miss Esperanto"[3] "Kunlaboro inter aziaj junuloj"[3]
34-a 2015 26-29 dec Image Sud-Koreio Busano 71[4] Esperanto tra Kultura Ondo
35-a 2016 02-04 dec Image Japanio Osako/Kioto pli ol 30 Kompreneti najbaran kulturon
36-a 2018 6-11 mar Image Ĉinio Ĉongĉingo
37-a 2019 29 apr-3 maj Image Vjetnamio Danango 32 (okazinta tuj post la 9-a Azia-Oceania Kongreso en la sama urbo) Man-en-mane protektu marmedion
38-a 2020 28-29 nov Image Sud-Koreio per Zoom pli ol 100[5] La seminario okazis perrete pro la KOVIM-19, Senpage aliĝi La vojo antaŭ ni, la vojo ekde ni
39-a 2021 13-14 nov Image Japanio per Zoom, kaj Jitsi 111 La seminario okazis perrete pro la KOVIM-19, Senpage aliĝi. En la programo estis virtuala tursimo.[6] La okuloj ilin ne vidas, sed…! –kronviruso kaj ni–[6]
40-a 2022 28-29 dec Image Ĉinio Ankaŭ tiu ĉi seminario okazis perrete pro la KOVIM-19. [2] [7][8]
41-a 2023 15-18 dec Image Vjetnamio Hanojo kaj Ninh Binh [3] [8] La influoj de la rapida evoluo de teknologio sur nia vivo
42-a 2024 21-23 dec Image Sud-Koreio Suwon 37 [4] Komune Seminarion
43-a 2025 13-15 sep Image Japanio Saporo [5] Kio estas Hokkajdo?

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Artikolo (2009), La 28-a KS inter Ĉinaj, Japanaj kaj Koreaj Junuloj, 26~28.dec.2009, en Nankino, Ĉinio, el la retejo de El Popola Ĉinio.
  2. 2,0 2,1 Artikolo (2013), Okazis la 32a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj Arkivigite je 2018-11-06 per la retarkivo Wayback Machine, la retejo de CRI
  3. 3,0 3,1 Artikolo (2015), Komuna Seminario: Duafoje en Vjetnamio, el la retejo la Balta Ondo
  4. Listo de partoprenantoj, Kongresa Libro de La 34-a Komuna Seminario. p.37-39 [1]
  5. Afiŝo (2020), Facebook-paĝo La 38-a Komuna Seminario en 2020.
  6. 6,0 6,1 Informo (2021), La 39-a Komuna Seminario, Aktualaj Informoj, retejo de JEI.
  7. retejo pri KS 2022
  8. 8,0 8,1 raporto pri KS 2022 en la revuo Esperanto 3 2023, p. 51

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]