Saltu al enhavo

Universala Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image "UK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UK (apartigilo).
Image UK
Nomo Universala Kongreso de Esperanto
Regiono Mondo
Periodo Julio / aŭgusto
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde 1905
Celgrupo Esperantistoj
Informa retpaĝo paĝo pri UK
Fota retpaĝo fotopaĝo pri UK 2006
Image
Image
vdr

La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas sian ĉiujaran ILEI-Kongreson.

Ĝeneralaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La funkcio de la UK estas ebligi, interalie: amikecojn inter Esperantistoj el diversaj lokoj, sperton de Esperanta kultura etoso, turisman sperton de la gastiga lando, helpon fare de pli spertaj Esperantistoj al pli novaj, diskonigadon de la aktivoj de organizoj, prelegojn kaj diskutojn, kaj senton de komunaj valoroj.[1]

UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.

Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.

Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Internacian Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).

Image
KKS Clay Magalhães, UK 2008 en Roterdamo dum la Fermo

La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.

Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.

Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.

Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.

Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.

Solenaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

Image
Solena Fermo dum UK 2015

Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj
  • Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto
  • Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj

En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.

Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.

Temaj kaj fakaj programeroj

[redakti | redakti fonton]

La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.

Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.

La Scienca Kafejo (SK) estas konstanta ero de la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ligita al la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Ĝi celas prezenti sciencajn prelegojn pli popular-nivelajn ol tiujn prezentitajn kadre de la IKU. Ĝia serio komenciĝis en la 100-a UK en 2015, en Lillo, kiam la programero kalkulis je 10 prelegoj dividitaj en du seancoj en diversaj tagoj.

La Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, Faka Forumo, kaj Esperantologia Konferenco okazis hibride (ĉeeste kaj virtuale) por la unua fojo en 2022 dum la kovima pandemio.[2]

Kulturaj programeroj

[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.

Image
UK 1913, Berno (afiŝo)

Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kalezo, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.

Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinko-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).

Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La lasta KKS Clay Magalhães oficis de 2003 ĝis 2022.

La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.

Universala Kongreso de Esperanto estis nuligita nur du fojojn en sia historio. En 1914, pro la 1a mondmilito, kaj en 2020 pro la kronvirusa pandemio. En aliaj okazoj ĝi estis aŭ translokita, aŭ nerealigita entute. Inter la jaroj 1916-1919 kaj 1940-1946 tute ne okazis Universala Kongreso. En 1967, pro la konflikto inter Israelo kaj la ĉirkaŭaj landoj, la UK translokiĝis el Tel-Avivo al Roterdamo. Israelo fariĝis gastiganto de UK finfine nur en la jaro 2000.[3]

La montreala evento, planita por 2020, okazis en 2022. Nuligo tamen okazis en 2021, kiam la 106-a UK en Belfasto, Irlando estis nuligita kaj anstataŭigita per okazigo de nova eldono de VK.[4]

Virtuala Kongreso

[redakti | redakti fonton]

Dum la pandemio, UEA oficiale anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro okazos la Virtuala Kongreso (VK), sed la VK ne anstataŭos la Universalan Kongreson - ĉar la Montreala UK okazos en 2022.[5]. Tio fakte estis tiel, MondaFest’ 2020 okazis inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazis inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kaj la montreala UK okazis du jarojn poste. Tamen la dua VK jam anstataŭis la belfastan UK-on. Poste oni vidis, ke VK-oj estis sukcesoplenaj eventoj, kiuj gajnas aldonan, multnombran publikon, do de tiam krom la surloka UK, oni organizas ĉiujare ankaŭ la VK-on, en novembro aŭ decembro.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj

[redakti | redakti fonton]
UK Jaro Urbo Ŝtato Rimarkoj Aliĝintoj Foto
112-a UK 2027 Melburno Flago de Aŭstralio Aŭstralio
111-a UK 2026 Graz Image Aŭstrio
110-a UK 2025 Brno Image Ĉeĥio 1132[6]
109-a UK 2024 Aruŝo Image Tanzanio La unua UK okazinta en Afriko[7] 854[8]
108-a UK 2023 Torino Image Italio 1319 Image
107-a UK 2022 Montrealo Image Kanado Kongreso unue planita en 2020 859[9]
106-a UK 2021 Virtuala Kongreso de Esperanto Interreto La kongreso unue planita en Belfasto estis nuligita pro la kronvirusa pandemio. 1853[10]
105-a UK 2020 Virtuala Kongreso de Esperanto Interreto La kongreso unue planita en Montrealo estis nuligita pro la kronvirusa pandemio 1860[11]
104-a UK 2019 Lahtio Image Finnlando temo: "Vivanta naturo — floranta kulturo" 917[12] Image
103-a UK 2018 Lisbono Image Portugalio 1567[13] Image
102-a UK 2017 Seulo Image Sud-Koreio Centa datreveno de la morto de Zamenhof 1173[14] Image
101-a UK 2016 Nitro Image Slovakio 1252[15]
100-a UK 2015 Lillo Image Francio Centa kongreso 2698[16] Image
99-a UK 2014 Bonaero Image Argentino 706[17] Image
98-a UK 2013 Rejkjaviko Image Islando 1034[18] Image
97-a UK 2012 Hanojo Image Vjetnamio 866[19] Image
96-a UK 2011 Kopenhago Image Danio 1458[20] Image
95-a UK 2010 Havano Image Kubo 1002[21]
94-a UK 2009 Bjalistoko Image Pollando Cent kvindek jaroj de Zamenhof 1860 Image
93-a UK 2008 Roterdamo Image Nederlando Cent jaroj de UEA 1845 Image
92-a UK 2007 Jokohamo Image Japanio Probal Dasgupta elektiĝis kiel tria azia prezidanto 1901 Image
91-a UK 2006 Florenco Image Italio 2209
90-a UK 2005 Vilno Image Litovio Cent jaroj de UK 2344
89-a UK 2004 Pekino Image Ĉinio 2031
88-a UK 2003 Gotenburgo Image Svedio 1791 Image
87-a UK 2002 Fortalezo Image Brazilo 1484
86-a UK 2001 Zagrebo Image Kroatio Demisio de tri UEA-oficistoj, prezidanto Mesić ĉeestis 1691
85-a UK 2000 Tel-Avivo Image Israelo 1212
84-a UK 1999 Berlino Image Germanio 2712 Image
83-a UK 1998 Montpeliero Image Francio 3133
82-a UK 1997 Adelajdo Image Aŭstralio Unua en Oceanio 1224
81-a UK 1996 Prago Image Ĉeĥio Manifesto de Prago 2972 Image
80-a UK 1995 Tampereo Image Finnlando Lee Chong-Yeong elektiĝis kiel dua azia prezidanto 2443
79-a UK 1994 Seulo Image Sud-Koreio 1776
78-a UK 1993 Valencio Image Hispanio 1863
77-a UK 1992 Vieno Image Aŭstrio 3033
76-a UK 1991 Bergeno Image Norvegio 2400
75-a UK 1990 Havano Image Kubo Prezidanto Fidel Castro ĉeestis la Solenan Inaŭguron 1617
74-a UK 1989 Brajtono Image Britio Aliĝo de Landaj Asocioj en Sovetunio, Latvio kaj Litovio 2280
73-a UK 1988 Roterdamo Image Nederlando 2321
72-a UK 1987 Varsovio Image Pollando Cent jaroj de Esperanto 5946
71-a UK 1986 Pekino Image Ĉinio 2482
70-a UK 1985 Aŭgsburgo Image Germanio 2311
69-a UK 1984 Vankuvero Image Kanado 802
68-a UK 1983 Budapeŝto Image Hungario 4834
67-a UK 1982 Antverpeno Image Belgio 1899 Image
66-a UK 1981 Braziljo Image Brazilo Unua en la suda hemisfero (Suda Ameriko) 1749
65-a UK 1980 Stokholmo Image Svedio 1807
64-a UK 1979 Lucerno Image  Svislando Finaj diskutoj pri nova statuto de UEA 1630
63-a UK 1978 Varno Image Bulgario 4414
62-a UK 1977 Rejkjaviko Image Islando Vizito de A.M. M'Bow Ĝenerala Direktoro de UNESKO 1199
61-a UK 1976 Ateno Image Grekio 1266
60-a UK 1975 Kopenhago Image Danio 1227
59-a UK 1974 Hamburgo Image Germanio Demisio de nereelektota Ivo Lapenna 1651
58-a UK 1973 Beogrado Image Jugoslavio Poste kvereloj pri la distribuo de subvencio 1638 Image
57-a UK 1972 Portlando Image Usono 923
56-a UK 1971 Londono Image Britio 2071
55-a UK 1970 Vieno Image Aŭstrio Vizito de ŝtatprezidanto Franz Jonas 1987
54-a UK 1969 Helsinko Image Finnlando 1857
53-a UK 1968 Madrido Image Hispanio 1769
52-a UK 1967 Roterdamo Image Nederlando Origine planita por Tel-Avivo 1265
51-a UK 1966 Budapeŝto Image Hungario Incidento pro GDR-ambasadoro 3975
50-a UK 1965 Tokio Image Japanio Unua kongreso en Azio 1710
49-a UK 1964 Hago Image Nederlando 2512
48-a UK 1963 Sofio Image Bulgario 3472
47-a UK 1962 Kopenhago Image Danio Yagi Hideo elektiĝis kiel unua azia prezidanto 1550
46-a UK 1961 Harogato Image Britio 1646
45-a UK 1960 Bruselo Image Belgio 1930
44-a UK 1959 Varsovio Image Pollando Cent jaroj de Zamenhof 3256 Image
43-a UK 1958 Majenco Image Germanio Kvindekjariĝo de UEA 2021
42-a UK 1957 Marsejlo Image Francio 1468
41-a UK 1956 Kopenhago Image Danio 2200
40-a UK 1955 Bolonio Image Italio 1687
39-a UK 1954 Harlemo Image Nederlando Vizito de ĉefministro Willem Drees 2353 Image
38-a UK 1953 Zagrebo Image Jugoslavio Unua kongreso en komunista lando 1760
37-a UK 1952 Oslo Image Norvegio 1614
36-a UK 1951 Munkeno Image Germanio 2040
35-a UK 1950 Parizo Image Francio 2325 Image
34-a UK 1949 Burnmuto Image Britio 1534 Image
33-a UK 1948 Malmö Image Svedio 1761 Image
32-a UK 1947 Berno Image  Svislando Kunfandiĝo de IEL kaj Ĝeneva UEA 1370 Image
31-a UK 1939 Berno Image  Svislando 765 Image
30-a UK 1938 Londono Image Britio 1602 Image
29-a UK 1937 Varsovio Image Pollando 50 jaroj Esperanto, provoj pri forigo de la skismo 1120 Image
28-a UK 1936 Vieno Image Aŭstrio 854 Image
27-a UK 1935 Florenco, Romo, Napolo Image Italio Kongreso en pluraj urboj 1442 Image
26-a UK 1934 Stokholmo Image Svedio Elekto de la Estraro de "Nova UEA" 2042 Image
25-a UK 1933 Kolonjo Image Germanio Nacisocialista diktaturo, Interkonsento de Kolonjo 950 Image
24-a UK 1932 Parizo Image Francio Rompo de la Helsinko-sistemo 1650 Image
23-a UK 1931 Krakovo Image Pollando 900 Image
22-a UK 1930 Oksfordo Image Britio 1211 Image
21-a UK 1929 Budapeŝto Image Hungario 1200 Image
20-a UK 1928 Antverpeno Image Belgio 1494 Image
19-a UK 1927 Dancigo Image Libera Urbo Dancigo 905 Image
18-a UK 1926 Edinburgo Image Britio 960 Image
17-a UK 1925 Ĝenevo Image  Svislando Unua kongresa universitato 953 Image
16-a UK 1924 Vieno Image Aŭstrio 3400 Image
15-a UK 1923 Nurnbergo Image Germanio Ĝistiama aliĝrekordo hiperinflacio 4963 Image
14-a UK 1922 Helsinko Image Finnlando Kontrakto de Helsinko 850
13-a UK 1921 Prago Image Ĉeĥoslovakio Fondo de SAT, Partoprenis NITOBE Inazo 2561 Image
12-a UK 1920 Hago Image Nederlando 408 Image
11-a UK 1915 Sanfrancisko Image Usono 163 Image
10-a UK 1914 Parizo Image Francio Ne okazis pro la Unua mondmilito 3739 Image
9-a UK 1913 Berno Image  Svislando 1203 Image
8-a UK 1912 Krakovo Image Aŭstrio-Hungario 1000 Image
7-a UK 1911 Antverpeno Image Belgio 1800 Image
6-a UK 1910 Vaŝingtono Image Usono Unua kongreso ekster Eŭropo 357 Image
5-a UK 1909 Barcelono Image Hispanio 1287 Image
4-a UK 1908 Dresdeno Image Germanio 1500 Image
3-a UK 1907 Kembriĝo Image Britio 1317 Image
2-a UK 1906 Ĝenevo Image  Svislando 1200 Image
1-a UK 1905 Bulonjo-ĉe-Maro Image Francio 688 Image

Statistikoj

[redakti | redakti fonton]
Image
Image
Landoj kiuj gastigis aŭ estas gastigontaj Universalan Kongreson de Esperanto, de 1905 ĝis 2024
Image
Universalaj Kongresoj de Esperanto en la mondo 1905-2022
Image
Universalaj Kongresoj de Esperanto en Eŭropo 1905-2021
Por ĉiu UK aperas cirklo kun grandeco proporcia al la nombro da aliĝintoj kaj koloro laŭ la kongresjaro, kiel montrite en la mapo de Eŭropo.

Sociologiaj esploroj

[redakti | redakti fonton]

Nikola Rašić en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj,[22] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.

Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia sperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[23]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Konsilaro pri la agado ĉe internaciaj kongreso. Internacia Centra Komitato de l' Esperanto-movado. Ĝenevo, 1926.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Baláž, Petro. 2023. "Torino senpacience atendas nin ĉiujn!" Esperanto 1375(1), p. 18.
  2. Wandel, Amri. 2022. "Riĉa scienca programo en Montrealo – unuafoje plene hibrida". Esperanto 1371(9), p. 186-187.
  3. Informoj el la retejo de UEA
  4. UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso. Universala Esperanto-Asocio (2021-04-26).
  5. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875, 2020.05.21
  6. Definitiva statistiko de UK-110: 1132 aliĝintoj el 63 landoj, La Ondo de Esperanto, la sesa aŭgusto 2025, alirita la 21-a de septembro 2025.
  7. UEA kongresos en Aruŝo, Tanzanio, en 2024. UEA (2023-03-01).
  8. Rezolucio de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, Aruŝo, Tanzanio
  9. https://uea.org/kongresoj/UK/2022
  10. Listo de aliĝintoj - Virtuala Kongreso de Esperanto 2021.
  11. https://vk.mondafest.net/aligxintoj/
  12. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 814 (2019-07-26): Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
  13. uea.org pri UK 2018
  14. La Kandellumo Verda 6. Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2018-01-17 .
  15. Kongresa Kuriero “Pribina” n-ro 6
  16. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 586 (2015-08-20): Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
  17. Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 550 (2014-08-02): Rezolucio de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto
  18. Laŭ [1];
  19. Tiu numero aperas en Loa! 5 kaj povas ankoraŭ esti nedefinitiva.
  20. Vikinga Voĉo, n-ro 6 (La kongresa Kuriero de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2012-03-23. Alirita 2019-06-28 .
  21. Gazetaraj Komunikoj de UEA: N-ro 391 (2010-07-28)
  22. Nikola Rašić, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 542-557.
  23. Tyron Surmon, "9 de Tyron", Kontakto 2022:3, paĝoj 20-22.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Informoj de UEA pri la Universala Kongreso
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.