Saltu al enhavo

Mondaj ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mondaj ludoj
emblemo
ripeta internacia divers-sporta konkuro Redakti la valoron en Wikidata
internacia divers-sporta konkuro
Komenco 1981 vd
Retejo Oficiala retejo
Image
Image
vdr

La Mondaj ludoj estas divers-sporta konkuro en kiu konkuras sportistoj el la tuta mondo. La sportoj de la mondaj ludoj estas sportoj kiuj ne aperas en la olimpiaj ludoj. Tiu ĉi evento estas organizata de la Internacia asocio de la Mondaj ludoj (International World Games Association - WGA), kaj ĝin subtenas ankaŭ la Internacia Olimpika Komitato.

La sportoj konkureblaj estas tiuj, kiuj ne estas olimpikaj sportoj aŭ tiuj, kiuj iam estis olimpiaj sportoj sed jam ne plu. Ekzistas du konkuraj ebloj: La konkuraj sportoj, kie la sportisto celas konkuri kaj atingi medalon, kaj la ekspoziciaj aŭ invititaj sportoj, en kiuj ne eblas gajni medalon. La nombro da sportoj varias en ĉiuj ludoj, ĉar unu el la reguloj de la ludoj estas ke kiam iu urbo estas elektita por gastigi la eventon, tiu urbo ne povas elspezi monon por konstrui novajn sportejojn, sed la urbo devas uzi la monon por plibonigi la jam ekzistantajn sportejojn. La evento okazas unu jaro post la olimpiaj ludoj.

La origino de la Mondaj ludoj troviĝas en 1980, kiam Un Yong Kim, tiama prezidanto de la Monda Federacio de tekvondo, invitis konkuri ĉe Sud-Koreio al aliaj ĉefoj el malsamaj sportaj federacioj, kiuj tiam ne konkuris en la olimpikoj. Kim proponis krei novajn internaciajn ludojn por tiuj sportoj, kiujn ne partoprenu en la olimpikoj. Tiu jaro estis kreita la "Konsilo por la Mondaj ludoj" kiuj ŝanĝis poste sian nomon al "Internacia asocio de la Mondaj ludoj", tiu organizaĵo estas aprobita de la Internacia Olimpika Komitato.

La unua sidejo de la Mondaj ludoj estis Santa Clara en la jaro 1981. En la evento partoprenis pli ol 1200 sportistojn kaj 18 sportojn. Ekde tiam, la ludoj okazas ĉiun kvaran jaron.

La sportoj kiuj eblas partopreni en la Mondaj ludoj estas iuj ajn kiuj ne partoprenu en la olimpikoj. Kelkaj sportoj kiuj partoprenis en la unuaj ludoj, kiel tekvondotriatlono, poste iĝis olimpiaj ludoj, kaj pro tio jam ne plu partoprenas. Ankaŭ, kelkaj sportoj kiuj iam estis olimpikaj ludoj, sed poste jam ne plu partoprenis en la olimpikoj pro decido de la Internacia Olimpika Komitato, estos denove ludataj en la Mondaj ludoj, kiel la basbalo kaj softbalo.

Jaro Evento Sidejo Lando
1981 1-a versio Santa Clara Image Usono
1985 2-a versio Londono Image Britio
1989 3-a versio Karlsruhe Image Germanio
1993 4-a versio Hago Image Nederlando
1997 5-a versio Lahti Image Finnlando
2001 6-a versio Akita Image Japanio
2005 7-a versio Duisburgo Image Germanio
2009 8-a versio Kaoŝiung Tajvano Tajvano
(sub la nomo Image Ĉina Tajpeo)
2013 9-a versio Kalio Image Kolombio
2017 10-a versio Vroclavo Image Pollando
2022 11-a versio Birmingham (Alabamo) Image Usono
2025 12-a versio Ĉengduo Image Ĉinio

Medal-tabulo

[redakti | redakti fonton]
 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1 Image Italio 120 120 111 351
2 Image Usono 114 106 91 311
3 Image Germanio 107 95 121 323
4 Image Rusio 81 58 44 183
5 Image Francio 70 70 71 211
6 Image Britio 47 49 66 162
7 Image Ĉinio 41 37 20 98
8 Image Japanio 37 29 43 109
9 Image Sud-Koreio 37 13 17 67
10 Image Aŭstralio 35 50 36 121
11 Image Svedio 34 34 40 108
12 Image Nederlando 33 35 44 112
13 Image Hispanio 24 30 32 86
14 Image Tajvano 23 22 18 63
15 Image Belgio 22 22 26 70
16 Image Ukrainio 20 25 18 63
17 Image Kanado 18 17 25 60
18 Image Sovetunio 15 13 8 36
19 Image  Svislando 13 17 10 40
20 Image Norvegio 13 13 31 57
21 Image Aŭstrio 12 18 14 44
22 Image Kolombio 12 16 15 43
23 Image Sud-Afriko 11 12 15 38
24 Image Danio 10 7 11 28
25 Image Hungario 9 10 17 36
26 Image Finnlando 8 19 21 48
28 Image Nov-Zelando 8 12 8 28
29 Image Ĉeĥio 8 11 13 32
30 Image Bulgario 7 2 5 14
31 Image Belorusio 6 5 13 24
32 Image Pollando 6 4 13 23
33 Image Egiptio 5 8 14 27
34 Image Brazilo 5 8 8 21
35 Image Slovakio 5 8 7 20
36 Image Slovenio 4 7 6 17
37 Image Grekio 4 6 2 12
38 Image Portugalio 4 4 5 13
39 Image Venezuelo 4 3 6 13
40 Image Meksiko 4 2 3 9
41 Image Malajzio 3 5 4 12
42 Image Estonio 3 4 1 8
43 Image Rumanio 3 3 1 7
44 Image Kroatio 3 1 5 9
45 Image Fiĝioj 3 0 0 3
46 Image Argentino 2 4 9 15
47 Image Irlando 2 4 4 10
48 Image Litovio 2 2 2 6
49 Image Kazaĥio 2 1 2 5
50 Image Singapuro 2 1 0 3
51 Image Bosnio kaj Hercegovino 2 0 3 5
52 Image Turkio 1 2 9 12
53 Image Luksemburgio 1 2 3 6
54 Image Tajlando 1 2 2 5
55 Image Mongolio 1 2 1 4
56 Image Kataro 1 2 0 3
57 Image Ĉilio 1 1 2 4
58 Image Uzbekio 1 1 1 3
59 Image Indonezio 1 0 7 8
60 Image Maroko 1 0 3 4
61 Image Gvatemalo 1 0 0 1
61 Image Sauda Arabio 1 0 0 1
61 Image Serbio kaj Montenegro 1 0 0 1
61 Image Vjetnamio 1 0 0 1
65 Image Filipinoj 0 5 4 9
66 Image Jordanio 0 2 2 4
67 Image Honkongo 0 2 0 2
68 Image Ebura Bordo 0 1 3 4
69 Image Azerbajĝano 0 1 1 2
69 Image Barejno 0 1 1 2
69 Image Madagaskaro 0 1 1 2
72 Image Alĝerio 0 1 0 1
72 Image Dominika Respubliko 0 1 0 1
72 Image Liĥtenŝtejno 0 1 0 1
75 Image Jamajko 0 0 2 2
75 Image Montenegro 0 0 2 2
77 Image Bahamoj 0 0 1 1
77 Image Kartvelio 0 0 1 1
77 Image Barato 0 0 1 1
77 Image Irano 0 0 1 1
77 Image Israelo 0 0 1 1
77 Image Kuvajto 0 0 1 1
77 Image Monako 0 0 1 1
77 Image Niĝerio 0 0 1 1
77 Image Pakistano 0 0 1 1
77 Image Peruo 0 0 1 1
77 Image Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 0 0 1 1
77 Image Jugoslavio 0 0 1 1

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]