Saltu al enhavo

Japana imperia epoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kōki)
2026 en la aliaj kalendaroj
Gregoria kalendaro 2026
MMXXVI
Ab urbe condita 2779
Armena kalendaro 1475
ԹՎ ՌՆՀԵ
Bahaa kalendaro 182 – 183
Barataj kalendaroj
 - Vikram Samvat 2081 – 2082
 - Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) 1948 – 1949
 - Kalijugo 5127 – 5128
Budhisma kalendaro 2570
Ĉina kalendaro 4662 / 4722 –
4663 / 4723
乙巳 – 丙午
Etiopa kalendaro 2018 – 2019
Franca respublika kalendaro 234 - 235
CCXXXIV -CCXXXV
Hebrea kalendaro 5786 – 5787
Holocena kalendaro 12026
Irana kalendaro 1404 – 1405
Islama kalendaro 1447 – 1448
 - Imperia jaro Kōki 2686
(皇紀2686年)
 - Japana nomo de erao (Jōmon) 12026
Juliana kalendaro Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo
Korea kalendaro 4359
Tajlanda suna kalendaro 2569

La japana imperia jaro (皇紀 kōki) estas epoka sistemo multe uzita en la Japana Imperio inter 1872 kaj 1945, sed malofte uzata depost la fino de la Dua Mondmilito. Ĝia unua jaro estas la jaro kiam la mita imperiestro Ĝimmu fondis Japanion, t.e. 660 a.K. laŭ la gregoria kalendaro. La jarnumeroj laŭ sistemo imperia populariĝis aparte ĉe naciismemaj japanoj, parte pro tio ke la jaroj havis pli altajn numerojn ol laŭ la kristana nombrado.

Pro ĝia jarcenteco, la jaro 2600 (gregorie 1940) estis aparte grava. Oni planis la somerajn Olimpikojn kaj Tokian Ekspozicion por tiu jaro, sed devis nuligi tiujn eventojn pro la milito en Ĉinio.

Post la Dua Mondmilito, Usono okupis Japanion kaj haltigis la oficialan uzadon de la jarnombrado Kōki. Nuntempe oni malofte uzas ĝin.