Ĉukĉa aŭtonoma distrikto

| Subjekto de Rusia federacio | |
| Flago | Blazono |
| aŭtonoma distrikto de Rusio • Federacia strukturo de Rusio | |
|---|---|
| Administrado | |
| Federacia regiono | For-orienta federacia regiono |
| Guberniestro | Roman Kopin (ekde ) |
| Fondita | 10-a de Decembro 1930 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 50 526 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
| Loĝdenso | 0,07 loĝ./km² |
| Oficialaj lingvoj | Ĉukĉa, rusa |
| Etnoj | rusoj (51,9 %) ĉukĉoj (23,5 %) ukrainoj (9,22 %) eskimoj (a.ĉ. jupikoj) (2,85 %) evenoj (2,61 %) (Stato: 2002)[2] |
| Geografio | |
| Areo | 721 481 km²[3] |
| Pliaj informoj | |
| Horzono | UTC+12 |
| Poŝtkodoj | 689000–689999 |
| Aŭtokodoj | 87 |
| OKATO | 77 |
| ISO 3166-2 | RU-CHU |
| Retpaĝaro | www.chukotka.org |
La Ĉukĉa aŭtonoma distrikto (ruse Чукотский автономный округ, ĉukĉe Чукоткакэн автономныкэн округ) estas ero de Rusio, lokigita en la duoninsulo Ĉukĉio, foje ankaŭ nekonsekvence nomata Ĉukotko. Ĝi estas la plej nordorienta regiono de Rusio kaj ankaŭ estas la plej nordorienta regiono de Siberio.
Laŭ la stato de 2025 en la aŭtonoma distrikto vivis 47 778 loĝantoj sur areo de 721 481 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 0,07 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun respubliko Saĥao, Magadana provinco, Kamĉatka regiono kaj Alasko.
Ĝia ĉefurbo estas Anadirj.
La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, en la vasta, du-paĝa mapo 19 dokumentigas esperantigojn ankoraŭ pri pliaj loĝlokoj de Ĉukĉio. Unua ekzemplo estas:
- Providenio (Q1014296), ruse Провидения, Providenija, ĉukĉe Гуврэл, Guvrel
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Čislennostʹ naselenija gorodskich naselennych punktov, selʹskich naselennych punktov po Čukotskomu avtonomnomu okrugu. (Nombroj de loĝantoj de la urbaj setlejoj, de la ruraj setlejoj en la Ĉukotka aŭtonoma distrikto.) Elŝuot de la retpaĝaro de la teritoria organo Ĉukotka aŭtonoma distrikto de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio
- ↑ Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01 .
- ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)

