Saltu al enhavo

Jakutio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Image
Subjekto de Rusia federacio
Respubliko Saĥao (Jakutio)
ruse Республика Саха (Якутия)
jakute Саха Өрөспүүбүлүкэтэ

Flago

Blazono

Flago Blazono
respubliko de Rusio • Federacia strukturo de Rusio
Administrado
Federacia regiono For-orienta federacia regiono
Ĉefurbo Jakutsk
Estro Ajsen Nikolajev

(ekde septembro 2018)

Fondita 27-a de Aprilo 1922
Demografio
Loĝantaro 958 528 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 0,3 loĝ./km²
Oficialaj lingvoj Jakuta, rusa
Etnoj Jakutoj (48,7 %)
rusoj (36,9 %)
evenkoj (2,2 %)
ukrainoj (2,1 %)
evenoj (1,6 %)
tataroj (0,8 %)
(Stato: 2010)Ŝablono:Informkesto federacia subjekto de Ruslando/zorgado/etnoj
Geografio
Areo 3 083 523 km²[2]
Pliaj informoj
Horzonon UTC+9 ĝis UTC+11
Aŭtokodoj 14
OKATO 98
ISO 3166-2 RU-SA
Retpaĝaro sakha.gov.ru
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska  provincoĈeljabinska  provincoKurgana  provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
Image
v • d • r
67127
Image

Jakutio,[3] oficiale la Respubliko Saĥao (Jakutio) estas federacia respubliko en Rusio. La respubliko havas aŭtonomion ene de la Rusia Federacio. En la jakuta (saĥaa) lingvo la respubliko estas nomata ĝuste " Saĥa'o ", kun la akcento al la silbo -ĥa-.

Ĝi konsistas el 18% de la Rusia teritorio. Ĝi estas proksimume samgrande kiel Barato kaj duone de la grandeco de la ne-rusa parto de Eŭropo (tri fojojn samgrande kiel okcidenta Eŭropo) kaj estas pli granda ol ekzemple Argentino, Gronlando kaj Kazaĥio. Ĝi estas la plej granda aŭtonoma regiono en la mondo, sekvata de okcidenta Aŭstralio laŭ grandeco.

Laŭ la stato de 2024 en la respubliko vivis 1 001 664 loĝantoj sur areo de 3 083 523 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 0,32 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Krasnojarska regiono, Irkutska provinco, Transbajkalio, Amura provinco, Ĥabarovska regiono, Magadana provinco kaj Ĉukĉa aŭtonoma distrikto.

Jakutio estas konata pro ĝia ekstrema klimato. Ĝi estas la plej malvarma areo en la norda hemisfero. La plej malvarma loko situas en Ojmjakono, kie la temperaturo en januaro 1964 estis −71,1 °C.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Prauloj de jakutoj aperis en la teritorio de Jakutio en la 12-a — 13-a jarcentoj, forpuŝinte evenkojn kaj jukagirojn, do kiel kutime en la historio, venis unu gento, foriris pli aŭtoktona gento.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro: 973,8 mil.

Jakutio estas riĉa je krudmaterialoj. La tersurfaco enhavas grandajn kvantojn de petrolo, gaso, karbo, diamantoj, oro kaj arĝento. La nuna industrio, precipe minado - produktas 43% de la malneta nacia produkto. La ekonomio ĉefe centriĝas ĉirkaŭ la produktado de diamantoj, oro kaj stano. Proksimume 99% de ĉiuj rusaj diamantoj estas elfositaj en Jakutio kaj la ĉefa tiucela firmao estas Alrosa.

Varoj estas ĉefe transportataj akvovoje. Ekzistas ses riveroj kaj du havenurboj. La flughaveno de Jakoetsk havas internacian flugstacion.

Oficiala lingvo estas la Jakuta lingvo (ankaŭ konata kiel Saĥaa), parolata de proksimume 25% de la loĝantaro. La jakuta estas tjurka lingvo kun mongolaj influoj. En ĝi troveblas ankaŭ fremdaj vortoj en la denaskaj paleosiberiaj popoloj.  La rusa estas parolata kiel Lingvafrankao de ĉiuj etnaj grupoj, tamen same estas gepatra por ĉiuj loĝantoj.

En Rusia Federacio estas respektataj ĉiuj minoritataj lingvoj. Rusaj sciencistoj, lingvistoj zorge dum multaj jaroj aranĝis lernolibrojn, alfabetojn por multaj siberiaj kaj aziaj etnoj, loĝantaj en Ruslando.

Loĝlokoj

[redakti | redakti fonton]

La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, en la vasta, du-paĝa mapo 19 dokumentigas esperantigojn ankoraŭ pri pliaj loĝlokoj de Jakutio. Unua ekzemplo estas:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezulto de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, S. 12–209; 11, S. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. ↑ Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  3. ↑ kapvorto 'Jakutio' en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 2002.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]