Saltu al enhavo

Christen-Democratisch en Vlaams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christen-Democratisch en Vlaams
emblemo
partio
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1968 vd
Antaŭe Christian Social Party vd
Landoj Belgio vd
Ideologio

kristana demokratio

Estro Sammy Mahdi (ekde 25-a de junio 2022)
Retejo Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r
Kristan-Demokratia kaj Flandra
Christen-Democratisch en Vlaams
Emblemo de Kristan-Demokratia kaj Flandra
partio • organizaĵo
Lando Image Belgio
Estro Sammy Mahdi
Fondiĝo 2001 (1945)
Lingvo(j) nederlanda
Ideologio kristana demokratio
Retejo www.cdenv.be
Image
Image
v • d • r

Christen-Democratisch en Vlaams (CD&V) estas flandra politika partio. Ĝis septembro 2001 ĝi nomiĝis Christelijke Volkspartij (CVP).

La CVP fondiĝis je la 18a de aŭgusto 1945. Dum la balotado de 1946 tuj ĝi estis la plej granda partio.

Pro la lingvaj bataloj en Belgio, kaj precipe post la nederlandlingvigo de la Universitato de Loveno en la 1960aj jaroj, la unueco partio en 1972 disiĝis en flandra kaj francparolanta partioj. La francparolanta partio havis la nomon Parti Social Chrétien (ekde majo 2002 Centre Démocrate Humaniste).

Post la balotado je la 13a de junio 1999 la CVP por la unua fojo ne fariĝis parto de la registaro. En la federacia parlamento la VLD iĝis la ĉefa flandra partio. Kun la socialistoj kaj la verduloj ili formis koalicion kun Guy Verhofstadt kiel ĉefministro.

Politika pensaro

[redakti | redakti fonton]

La partio CVP estas tradicie katolika konservema partio. Ĝi volas reprezenti larĝan loĝantaran segmenton. Diversaj sociaj grupoj (agrikulturistoj, sindikatoj, asocioj) formas ĝis hodiaŭ la bazon de la partio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]