Saltu al enhavo

La Moderuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moderata samlingspartiet)
La Moderuloj
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 17-a de oktobro 1904 vd
Antaŭe Rightist Party vd
Landoj Svedio vd
Sidejo Gamla stan
Ideologio

liberala konservativismo • ekonomia liberalismo • Konservativa liberalismo • poreŭropismo • atlantikismo

Estro Ulf Kristersson (ekde 2017)
Retejo Oficiala retejo
Image
Image
v • d • r
La Moderuloj
Moderaterna
partio
Lando Image Svedio
Estro Ulf Kristersson, ekde 2017
Fondiĝo la 17-an de oktobro 1904
Ĉefa sidejo Stora Nygatan 30, Gamla stan, Stokholmo
Ideologio Liberalkonservatismo
Internacia aliĝo Internacia Demokratia Unio
Retejo http://www.moderat.se/
Image
Image
v • d • r

La Moderuloj (svede: Moderaterna, plene: Moderata samlingspartiet) estas politika partio en Svedio, fondita en 1904 kun la nomo Allmänna valmansförbundet. La partio poras liberalan konservativismon kaj kutime konsideratas kiel "dekstra" aŭ "burĝa" en la sveda politiko. Ĝi estas la due plej granda partio en la sveda parlamento (post la sveda socialdemokratia partio).

Antaŭ la parlamenta elekto en 2006, la Moderuloj formis la parti-koalicion "Alianco por Svedio" kune kun tri aliaj burĝaj partioj: Kristdemokraterna, Folkpartiet, kaj Centerpartiet. La "Alianco por Svedio" gajnis la elekton, kaj la tiama partiestro de la moderuloj, Fredrik Reinfeldt, fariĝis ĉefministro de Svedio.

En la elekto de 2014, la Alianco malgajnis, kaj Reinfeldt forlasis la postenojn de ĉefministro kaj partiestro. En januaro 2015 partiestro post li fariĝis Anna Kinberg Batra.

Ekde oktobro de 2022, la partio estas unu el la tri koaliciaj partioj en la registaro de ĉefministro Ulf Kristersson.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]