Saltu al enhavo

Teodoriko la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoriko la 4-a
Theodoricus quartus
rex Francorum
(712-737)
Portreto de Teodoriko la 4-a (712-737) reĝo de la Frankoj ekde 721 ĝis 737.
Portreto de Teodoriko la 4-a (712-737) reĝo de la Frankoj ekde 721 ĝis 737.
Persona informo
Theudoricus
Thierry
Naskiĝo 712
en Septimanio, Imperium Francorum
Morto 30-a de aprilo 737
en Parizo, Imperium Francorum
Tombo Baziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Merovidoj vd
Patro Dagoberto la 3-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ĉilderiko la 3-a (ebla filo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Image
Image
vdr

Teodoriko la 4-a estis merovida reĝo de la frankoj el Neŭstrio, Burgonjo kaj Aŭstrazio kiu regis inter la jaroj 721 ĝis sia morto. Li estis filo de Dagoberto la 3-a kaj sukcedis al Ĉilperiko la 2-a, nomumita de la palaca urbestro Karolo Martelo.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro, Dagoberto la 3-a, en 715, Teodoriko estis metita ĉe la Abatejo de Ŝeles. Kiam reĝo Ĉilperiko la 2-a mortis sen heredanto en 721, Karolo Martelo instalis Teodoriko-n sur la tronon. Tamen, dum sia regado, Karolo Martelo daŭre havis veran potencon kiel Urbestro de la Palaco. La reĝo loĝis ĉefe ĉe la Abatejo de Ŝeles kaj poste ĉe Kastelo Teodoriko, laŭ loka tradicio, kiu atribuas la nomon de la urbo al la reĝo.

Lia regado vidis la konflikton inter la franka regno kaj la araba umajida dinastio, post ilia invado, kiu komenciĝis en 719. Duko Odo de Akvitanio provizore haltigis la arabajn invadojn ĉe la Batalo de Tuluzo la 9-an de junio 721. Karolo Martelo, siaflanke, sukcesis haltigi kaj poste inversigi la islaman ekspansion, precipe ĉe la Batalo de Puatiero la 25-an de oktobro 732, grava batalo, kiu vidis la venkon de Karolo Martelo kaj plifortigon de lia potenco fronte al la malfortiĝo de Odo.

En 734, la frankoj kaj la frisoj koliziis ĉe la Batalo de Boarno, kiu rezultigis la venkon de Karolo Martelo super la reĝo Poppo. Ĉi tiu rezulto permesis al la franka regno invadi kaj poste aneksi la Regnon de Frisio, malamiko de la Merovidoj ekde 689.

Image
Malvenko de la Saracenoj antaŭ Tuluzo en la 9-a de junio 721 fare de Odo, Duko de Akvitanio", en Claude de Vic kaj Fr.- Joseph Vaissete, Ĝenerala Historio de Langvedoko, Urbo Tuluzo, Municipaj Arkivoj.
Image
Mapo pri la ascendo de la Franka Imperio, ekde 481 ĝis 814.

Post la morto de Teodoriko, en 737, la franka trono restis vaka ĝis 743, ĉar Karolo Martelo rifuzis instali novan posteulon de Klodvigo la 1-a, sen eĉ kuraĝi mem preni la kronon. Ĉi tiu periodo estas konata kiel la interrego. Post la morto de Karolo Martelo, en 741, lia potenco estis dividita inter liaj du filoj. Karlomano fariĝis urbestro de la Palaco de Aŭstrazio, kaj lia frato Pepino fariĝis urbestro de la Palaco de Neŭstrio. En 743, la du fratoj fine decidis surtronigi Ĉilderikon la 3-an, la lastan reĝon de la merovida dinastio, sur la tronon.

Ĉapitro 53 de la Libro pri la Historio de la Frankoj (ĉirkaŭ 727)

[redakti | redakti fonton]

“[…] Odo transdonis al Teodoriko la reĝon Ĉilperikon kun multaj trezoroj, sed ĉi-lasta ne trovis sian fraton: li mortis baldaŭ poste. Li estis entombigita en la urbo Noyon post regado de kvin kaj duono jaroj. La Frankoj levis al la trono Teodorikon, filo de Dagoberto la juna, kiu ĵus estis edukita en la monaĥejo de Ŝeles. Li restis sur la trono dum ses jaroj.”

Ĉapitro 10 de la Daŭrigo de la Kroniko de Fredegaro (ĉirkaŭ 760):

[redakti | redakti fonton]

“Reĝo Klotaro tiam mortis kaj foriris. Karolo, per siaj senditoj, ankaŭ ricevis la diritan reĝon Ĉilperikon de la duko Odo.” Ĉilperiko venis al Noyon kaj, post mallonga tempo, perdis kaj sian vivon kaj sian tronon: li mortis post regado de ses jaroj. Post lia morto, reĝo Teodoriko estis surtronigita, kiu nun okupas la reĝan sidlokon kaj ankoraŭ havas multajn jarojn da vivo antaŭ si.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-dokumento estis tradukita el la franca Vikipedio.