Felix Nmecha
| Felix Nmecha | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Felix Kalu Nmecha |
| Naskiĝo | 10-an de oktobro 2000 (26-jaraĝa) en Hamburgo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Lukas Nmecha (mul) |
| Okupo | |
| Okupo |
|
Felix NMECHA - naskiĝis la 10-an de oktobro 2000 en Hamburgo, do nun 26-jara - estas germana profesia futbalisto en la pozicio de defendulo.
Li estas ido de germana patrino kaj niĝeria patro, kaj en 2007 li kun la familio translokiĝis al Anglio. Tie li kiel infano kun sia pli aĝa frato Lukas (n. 1998) ludis en junularaj kaj poste la unua vira teamo de la klubo Manchester City, ekde 2021 kun la frato translokiĝis reen al Germanio al la klubo VfL Wolfsburg kaj en 2023 ŝanĝis al la klubo Borussia Dortmund. Ambaŭ fratoj havas kaj la germanan kaj la anglan civitanecojn.
Ekde la jaro 2023 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaroj 2018 ĝis 2023 li partoprenis en la germanaj naciaj teamoj de sub-18- kaj sub-21-jaruloj - kaj samtempe inter 2016 ĝis 2019 ankaŭ partoprenis en la anglaj naciaj teamoj de sub-16-, sub-18- kaj sub-19-jaruloj. Li interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "23".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||

