Saltu al enhavo

Waldemar Anton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldemar Anton
Image
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1996 (1996-07-20) (30-jaraĝa)
en Olmalik
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
Image
Image
v • d • r

Valdemar aŭ Waldemar Anton - prononco [VALdemar ANton], naskiĝis la  20-an de julio 1996, do nun estante 30-jara, en Olmalik, uzbeke Олмалиқ, ruse Алмалык [Almalik], Uzbekistano (Uzbekio), kiel ido de sovetuniaj germanoj - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2024 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2016 ĝis 2019 li partoprenis en la nacia teamo de sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "16", kaj en la Futbala Mondpokalo 2026 en Norda Ameriko, tiam per la ĉemiza numero "3". Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ekde 2024 estas en la unua vira teamo de la futbalklubo Borussia Dortmund. Ĝenerale li agas en la pozicio de futbala defendulo.

Image
Waldemar Anton 20-jara en oktobro 2016 kiel teamano de Hannover 96

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]