Lennart Karl
| Lennart Karl | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 22-an de februaro 2008 (18-jaraĝa) en Frammersbach |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Lennart KARL estas juna profesia germana futbalisto. Li naskiĝis la 22-an de februaro 2008 en Frammersbach en la ekstrema nordokcidenta angulo de Bavario, proksime de Aschaffenburg, do nun 18-aĝa. Li frue komencis futbalumi, ĝis la 7-a vivjaro en 2015 en loka klubo de sia hejma vilaĝo Frammersbach, tiam du jarojn en klubo de la urbo Aschaffenburg, en 2017 kaj 2021 de la 9-a ĝis 13-a vivjaro, en infana teamo de la klubo Eintracht Frankfurt, tiam en 2020 ree duonjaron en Aschaffenburg kaj ekde somero 2022, 14-jara, en infanaj kaj junulaj teamoj de la futbala klubo Bayern München. Ekde 2025 li estas membro de la unua vira teamo de tiu klubo, kaj ekzemple la 22-an de oktobro 2025 en matĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA kontraŭ la teamo de Club Brugge sukcesis pri la unua kaj en la unua duono sola golo; futbalkritikistoj kritikemas ke Lenart Karl tamen ne estas sufiĉe altnivela, sed la publiko tre subtenas la junan futbaliston - kritikemi pli facilas ol efektive sukcesi. Lennart Karl interalie devintus partopreni kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2026 en Usono, Meksiko kaj Kanado, kaj en ties matĉoj rekoneblus per la ĉemiza numero "23". Sed en unu de la trejnaj sesioj en Usono li muskole vundiĝis tiom forte ke li devis esti sendita hejmen al Eŭropo. Anstataŭ li malmultajn tagojn antaŭ la komenco de la mondpokalaj matĉoj nomumiĝis la 2 jarojn pli aĝa Assan Ouédraogo, kiu sekve transprenas liajn ĉemizojn de la numero "25".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lennart Karl en la datumaro de la Germana Futbal-Asocio (germane, arkive)
- informoj pri li en la retejo weltfussball.de (germane)
- informoj pri li en la retejo transfermarkt.de (germane)
- escepte elstara golo de la 13-jarulo en filmeto de la socia retejo Instagram
| ||||||

