Maximilian Beier
| Maximilian Beier | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 17-an de oktobro 2002 (24-jaraĝa) en Brandenburg an der Havel |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Maximilian Beier - prononco [maksMIːljan BAja], naskiĝis la 17-an de oktobro 2002 en Brandenburg an der Havel, do nun 24-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2024 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2019 ĝis 2024 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio kaj en la Futbala Mondpokalo 2026 en Norda Ameriko, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "14". Ekster konkursoj de naciaj teamoj li ekde 2019 estas profesia futbalisto kaj ekde 2024 membras en la unua vira teamo de la futbalklubo Borussia Dortmund. Ĝenerale li agas en la pozicio de avanulo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
| ||||||

